Ekparolu Esperanton!

150 paŝoj kun etaj legaĵoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): FORSMAN, Lars
Eldonejo kaj jaro:   Skövde, 1994.
Tipo de instruilo: ekzercaro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla, franca, germana, sveda
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La kajereto estas kolekto de utilaj ekzercoj el kiuj kursgvidanto povas elekti por siaj kursanoj kaj por ŝpari tempon indiki nur la numeron de la tasko. Ĉirkaŭ 200 diversaj ekzercoj kaj tekstoj (ofte sufiĉe subjektivaj, homproksimaj), ĉiuj por paroligi la lernanton, aktive uzigi la internacian lingvon. La tekstoj estas ne longaj, kaj tiel taŭgas al tiu celo de la aŭtoro, ke ili estu parkere lernitaj kaj rerakontataj de la kursanoj. Multaj tekstoj rilatas al E-o, kaj kiel lingvo kaj kiel movada fenomeno. Kvankam la kajero havas svedlingvajn vortolistojn kaj klarigojn, ĝi bone uzeblas ankaŭ internaciskale.
Librokomence uzkonsiloj de la aŭtoro, librofine kolekto de utilaj esprimoj, frazturnoj, bone aplikeblaj por solvi la koncernajn taskojn.

Recenzo(j):

Lernolibroj de Lars Forsman, IPR, 2002/2.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron