Esperanta frazeologio

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): FIEDLER, Sabine
Eldonejo kaj jaro:   UEA, 2002.
Tipo de instruilo: lingvistika libro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libro – esperantigita parto de habilitiga disertaĵo de la aŭtorino - analizas la frazeologion de Esperanto. La verkistino komparas la evoluon de la frazeologio de la planlingvoj kun tiuj de la etnaj lingvoj, klarigante ecojn de frazeologiaĵoj de E-o kaj prilaborante klasifikajn modelojn. La analizo fariĝis surbaze de pli ol 300 ekzemploj, el la parolata kaj el la skribita lingvoj, ĉerpitaj el beletraĵoj kaj el la gazetaro. En la kolektado kaj ĝusta kompreno de la ekzercoj pere de enketoj kunlaboris 500 esperantistoj, kio jam en si mem montras la intereson rilate al tiu ĉi temo.
La celon: montri ke E-o estas “riĉa, nuancoplena kaj evolupova” sendube sukcese atingas la verko. La prenitaj ekzemploj kune kun siaj kuntekstoj donas bonan okazon perfektiĝi en nia lingvo, cerbumi pri ĝi, kompari ĝin kun la naciaj lingvoj, konsciiĝi pri la strukturoj kaj internacieco de la esprimoj. La tuta verko estas ekskurso pere de la lingvo tra la esperanto-kulturo, kun aŭtentika ĉiĉeronado de S. Fiedler. Ni konsilas la libreton ne nur por lingvistoj, sed ankaŭ por instruistoj kaj interesiĝantoj pri lingvaj fenomenoj.
En 2004 aperis libreto kun ĉ. 70 elektitaj frazeologioj de la studoj, kiujn akompanas spritaj ilustraĵoj. Vidu ĉe Ilustrita frazeologio.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron