Ilustrita frazeologio

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): FIEDLER, Sabine - RAK, Pavel
Eldonejo kaj jaro:   KAVA-PECH. Dobřichovice. 2004.
Tipo de instruilo: lingvistika libro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla, esperanto, franca, germana, nederlanda
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Jen ĉarma libreto kun ĉ. 70 frazeologiaj frazoj, akompanataj de klarigoj kaj du kuntekstoj, ĉerpitaj el literaturaĵoj, fakaj tekstoj kaj artikoloj de periodaĵoj. La klarigojn kaj ekzemplojn helpas kompreni kaj rememori la spritaj ilustraĵoj de la por ni jam konata (ekzemple el Tendaraj tagoj kaj Juna amiko) desegnisto Pavel Rak.
3-4 diverslingvaj ekvivalentoj de la esprimoj faras la libreton eĉ pli alloga. Krom la preskaŭ konstante aperantaj germanaj, anglaj, francaj kaj ĉeĥaj ekzemploj, foj-foje legeblas frazoj nederlandlingve, ruse, pole, indonezie, hispane, hungare, norvege. Tiuj sporadaj aperoj de aliaj lingvoj levas la demandon: kial ne ĉe ĉiuj, kie ekzistas la samaj esprimoj.
La libreto ĉerpas sian materialon el scienca studoverko de la aŭtorino, kies libroforma versio estas jam prezentita sur nia paĝaro. Serĉu la libron Esperanta frazeologio.
La libreton ni konsilas kaj por dumkursa uzo kaj por memlernantoj aŭ simple kiel amuzan legaĵon por ĉiu esperantisto.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldoneja hejmpaĝo

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron