|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
SKŪPAS, Laurynas |
Eldonejo kaj jaro: |
Mokslas. Vilnius. 1987. |
Tipo de instruilo: |
movadhistorio |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La malgranda litovlingva libreto donas relative ampleksan
trarigardon por interesiĝantoj pri la internacia lingvo kaj ties fenomeno.
La historia trarigardo de la kreado de filozofiaj lingvoj, serĉado de
la perfekta lingvo kaj informoj pri kelkaj kreitaj lingvoprojektoj donas
bonan preparon por la poste detale prezentata E-o.
La leganto povas ekkoni la historion de E-o, ĝian kreadon, lingvistikajn
aspektojn kun la fundamentaj reguloj, relative detalan priskribon de la
lingvo kun ekzemploj. La aŭtoro dediĉis ĉapitron ankaŭ por la frazeologio
kaj stilo de la lingvo. Studoj pri la E-a literaturo kaj instruado konsistigas
la lastajn grandajn ĉapitrojn. Librofine venas (ne vere utila) listo
de E-o organizaĵoj (sen iu ajn adreso, datumo, nur iliaj litovskribitaj
nomoj), legeblas la kronologia listo de la universalaj kongresoj ĝis
1987, diraĵoj de famuloj pri E-o, kaj kelkaj originalaj kaj tradukitaj
literaturaĵoj fermas la libreton.
La redaktoro atendas pli profundan analizon pri la libro de konantoj de
la litova lingvo kaj kompreneble de la libro mem.
Pli scienca kaj ampleksa libro pri la sama temo estas la verko de Aleksandr
KOROLEVIČ: Knyga apie esperanto.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|