|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
HASZPRA, Ottó |
Eldonejo kaj jaro: |
MESZ, Budpaest, 2000. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
hungara |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La impona eldonaĵo estas destinita por intelektuloj,
sciencistoj, teknikistoj (ankaŭ studentoj) kiuj intencas ellerni
la internacian lingvon je nivelo alta por povi poste utiligi ĝin ankaŭ
en profesia agado.
La strukturigo de la lecionoj estas klasika: vortolisto, gramatiko, legaĵoj,
tradukekzercoj kaj aldonaĵoj: proverboj, ŝercoj, anekdotoj. (Por havi
superrigardon, bv. kliki supre al « pliaj, detalaj informoj », kie legeblas
detale la enhavtabelo.)
Ĉiu ero de unu leciono estas ampleksa, multpaĝa (A4). Por ilia legado
kaj studado necesas (eble tro da?) tempo, do legantoj, intencaj ene de
mallonga tempo (kaj nur por la atesto pri lingvokono) lerni Esperanton
elektu alian lernilon.
La zorge ellaborita gramatika parto sisteme gvidas la legantojn tra la
lingvo, de la plej elementaj ĝis la komplikaj, ofte en ordinaraj lerniloj
ne pritraktataj detalaĵoj. La aŭtoro konsekvence faras komparon ankaŭ
kun la nacia lingvo de la legantoj.
La intrigo de la legaĵoj estas amuza, moderna, la vivo de la roluloj
kelkfoje surpriza kaj enviinda. Estas interesaj ankaŭ la eksterlande
okazantaj scenoj, fontantaj el la spertoj de la aŭtoro. La tekstojn pri
ĉiutagaĵoj tutnature (kiel la vivon de scienculoj) trateksas fakaj konversacioj
kaj informoj, por ordinara leganto plurfoje tro komplikaj. La tradukekzercoj
re- kaj relaborigas la vortprovizon kaj lernitaĵojn de la tekstoj kaj
tiel servas la alproprigon. (La solvoj estas donitaj en la sekva leciono.)
El metodika vidpunkto pro la detaleco kaj longeco de la unuoj la libro
taŭgas pli por aŭtodidaktoj ol por enkursa laboro. Ĉiukaze por prepariĝi
al aktiva uzo de la lingvo aldonendas paroligaj kaj alitipaj ekzercoj.
Neniu kritiko povas veni pro troa teknikeco de la lernilo: en la dua parto
(en la unua eldono dua volumo) legeblas riĉa kolekto de (originalaj kaj
tardukitaj) literaturaj tekstoj, kiujn sekvas dekoj da diversaj fakaj
artikoloj. La libron finas vortolistoj (al ambaŭ direktoj) kun la leksiko
de la lecionoj kaj tiuj de la krestomatiaj legaĵoj. Kvankam la materialo
verkiĝis por hungaroj, la tesktoj kaj la krestomatio certe povas esti
valora kolekto ankaŭ por internacia publiko, iam eble pretiĝos ankaŭ
tia versio de la lernilo.
Estas bone kaj fierige havi tiom seriozan universitatnivelan lernilon
pri Esperanto, kaj eble ne estas hazarde, ke ĝi pretiĝis en Hungario,
kie la oficiala agnosko de la lingvo ebligas eĉ la uzon de la libro en
la universitataj kursoj pri la internacia lingvo.
(Pro la suba opinio pri la verko la recenzanto ŝparas spacon kaj tempon
skribi pri pli da detalaĵoj.)
Opinio de la legantoj:
El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: Marc Bavant (mbav@uea.org)
Dato: 2004-03-07
Takso:
Komento: Jes, bonega lernolibro, kun abundo da interesaj legaĵoj,
kiuj donas belan panoramon de scienca kaj beletra literaturo. Interese
mencii, ke la libro estas facile tradukebla al alia lingvo.
Nomo: Bujdosó Iván (vaganto2001@yahoo.com)
Dato: 2003-10-05
Takso:
Komento: 1. La libro estas eminenta en tiuj rilatoj: 1.1 Ĝi donas
instrukcion, kiel efike lerni novajn vortojn. 1.2 La legaĵoj estas ĉenrakontoj,
do nia fantazio estas helpata de konataj roluloj. 1.3 La legaĵoj estas
interesaj, la klarigoj eminentaj. 1.4 ...mi povas daŭrigi 2. En la nuntempa
lingvopedagogia literaturo kaj ankaŭ en la instruado de Esperanto estas
konsiloj, kiuj atentigas pri tio, ke unue oni lernu per oreloj, ne per
okuloj (ekzemple ĉe la Cseh-metodo tiel estas). Laŭ tiuj ideoj estus
pli sukcesa la lernado, se la lernanto pli frue partoprenus kelkdekhoran
lernadon laŭ rekta metodo aŭ paroligan kurson kun instruisto aŭ per
interreta kurso. Tiam la lernanto pli bone povus utiligi la klarigojn,
la komparadon inter la hungara kaj Esperanto. 3. La libro enhavas duan
parton kun fragmentoj el la esperantlingva literaturo. Ĝia nivelo estas
por la supera ekzameno aŭ ec pli. 4. Mi rekomendas uzi la libron por
la iom komencintaj lernantoj. Ĝi tre bone servas por la ŝtate rekonita
lingvoekzameno, kie la tradukado el la hungara en Esperanton estas grava
postulo.
Nomo: D-ro Endre Dudich (dudich@axelero.hu)
Dato: 2002-10-23
Takso:
Komento: Tiu impona verko estas mirinde ambicia. Ĝi tute ne estas
tradicia lernolibro, kvankam ĝi zorgeme pritraktas la gramatikon –
sen trosimpligi aŭ trokompliki ĝin. La ŝajne simpla, sed fakte tre
malsimple realigebla ideo estis montri al la leganto(j), ke Esperanto
estas tute memkompreneble uzebla en plej variaj kampoj de la homa vivo
kaj kulturo, inkluzive la sciencon kaj la teknikon.
1.La lecionoj enhavas vortlistojn inter 97 kaj 213, meze 170 vortoj (entute
2.684). Evidentas jam el tio, ke unu leciono ne estas por unu tago, kaj
la lernado bezonas mensan koncentriĝon kaj intelektan forto-streĉon.
(Sen laboro ne trovatas oro.) Fine de la libro troviĝas pli ampleksa
vortaro Esperanta-hungara (5030 vortoj).
La tekstoj de la lecionoj enhavas interalie ankaŭ ŝercojn, aforismojn,
proverbojn, eĉ versojn, krom la ĉefaj temoj. Tiuj estas: ĉiutagaj konversacioj,
plurparta rakonto pri traktado kaj teknika laboro eksterlande, priskribo
de vojaĝoj (Havajo, Ĉinio). Ĉio-ĉi estas ĉerpita el la riĉa persona
sperto de la aŭtoro, inĝeniero-profesoro.
Estas perezentitaj ankaŭ bazaj tekstoj pri variaj sciencoj, nome: matematiko,
geometrio, fiziko, mekaniko, kemio, anatomio, agrikulturo, biologio.
2. La parto Fragmentoj el la 5.000-jara mondliteraturo Esperante konsistas
el 63 tekst(er)oj, tradukitaj el 20 eŭropaj kaj 9 ekster-eŭropaj (!)
lingvoj, de la sumera ĝis la japana. Ses fragmentojn tradukis la aŭtoro
mem.
3. La parto Originala esperanta belliteraturo konsistas el 31 unuoj, inkluzive
6 zamenhofaĵojn. La aŭtoroj estas el 14 nacioj.
4. La prezentita scienca kaj teknika literaturo en Esperanto (29 unuoj)
ampleksas tre variajn temojn ekde la (biblia) kreaĵo de agrikulturisto
ĝis la nuntempaj problemoj de aerkvalito. Ĉeestas ankaŭ ne-natursciencaj
temoj, ekzemple arthistorio kaj retoriko. Memkompreneble tute ne eblas
doni ekzemplojn pri ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Tamen laŭ mia persona
gusto mankas ekz. muziko kaj sporto (kvankam ili estas proprasence nek
scienco, nek tekniko).
Mi sincere admiras la escepte multflankan erudicion de akademiano O. Haszpra,
lian didaktikan senton kaj strikte logikan pensmanieron, reflektitajn
(ankaŭ) per jena verko.
Koran gratulon al la aŭtoro kaj al la Esperantistaro je tiu altnivela
enkonduko al la mondo de Esperanto. Laŭ mi estus pli ol peko: estus erarego
ne eldoni ĝin enkadre de la Kampanjo 2.000.
Evidente la hungara parto de la vortlistoj devus esti anstataŭita per
alia(j) lingvo(j). Plua problemo estus redakti “tut-esperantistan”
varianton. Budapeŝto (Hungario) julio 1999.
D-ro Endre Dudich geol., biol., kem.
individua. membro de UEA
eksa vicprezidanto de Hungaria Esperanto Asocio
asociita profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|