Eszperantó nyelvkönyv

Magántanulók és nyelvtanfolyamok számára

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): PRINCZ, Oszkár
Eldonejo kaj jaro:   MESZ, Budapest, 1990.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): hungara
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La malgranda libreto estis kaj estas ankoraŭ nun uzata de multaj hungariaj lingvokursoj por instrui la bazon de Esperanto kaj prepari la lernantojn al la ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto. La libreto, per siaj tradiciaj ekzercoj, ties solvoj kaj la akompananta kasedo taŭgas ankaŭ por aŭtodidakte lernantaj personoj.
La intrigo estas la kutima: pere de la gastigado de e-amiko (nun franca) malkovriĝas lando, urbo (nun Budapeŝto) kun ties kulturo kaj tradicioj, ĉefe primovadaj. (Atentu, multaj infomoj ne plu aktualas, kaj precipe la prezoj verŝajne dekobliĝis.)
La pritraktataj lingvaj elementoj kelfoje estas mankohavaj, necesas instruista kompletigo.
La librofine troviĝas: ekzercosolvoj, gramatika indekso, e-hungara vortaro, kolekto de la plej konataj internaciaj vortoj kaj listo de aliaj proponataj lerniloj kaj legaĵoj.

Opinio de la legantoj:

El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 2,5.

Nomo: László Szabó (szala@freemail.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * *
Komento: La temoj devus esti pli bone selektitaj rilate la celon (por komencantoj) kaj same la gramatikaj unuoj. Metodike ĝi estas iom „malpeza”.


Nomo: Kristóf Kovács (kris@freemail.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * *
Komento: Kelkaj lecionoj jam estas eksmodaj. Ekzemple tago en E-klubo, kaj la movada leciono estas tre teda kaj kompare al la aliaj pli malfacila. Multaj lecionoj prilaboras unuopajn temojn, kio estas utila (trafiko, restoracio). Bazaj vortoj ofte mankas (vestaĵoj, korpopartoj, la temo: kuracisto, ktp.). La strukturo (unue gramatiko, poste leciono) estas bona, sed en la tria leciono estas tro da gramatikaĵoj, en la kvina leciono aperas anta/inta, kiu devus esti nur laste. Vortelementoj, kiujn oni devus instrui kune, ofte estas aparte: kun/per, et/eg, ĉj/nj, ig/iĝ.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron