|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
WELLS, J.C. and orthers |
Eldonejo kaj jaro: |
Group Five, 1979 |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por mezniveluloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La dua libreto de la kursmaterialo estas ĉiusence bona
daŭrigo de la unua volumo.
La aŭtoro konservis la strukturajn principojn (unue la dialogforma teksto
kun paralela vortolisto e-angla paĝflanke, poste sekvas la gramatikaĵoj
prezentitaj koncize kun trafaj ekzemploj kaj fine de la leciono paroligaj
skemoj kaj skribaj, ĉefe tradukekzercoj.)
Ĉi-volume la “notoj” jam pritraktas ne nur bazajn gramatikaĵojn,
sed estas prezentataj fenomenoj per kiuj la lernantoj povas riĉigi kaj
plibeligi siajn vortuzon kaj stilon. La elekto de tiuj materialoj ofte
montras konscian strebadon por evitigi la kaptilojn de falsaj amikoj.
La duonproduktivaj tabelformaj ekzercoj helpas spertiĝi en la uzo de
tre utilaj, ĉiutagaj parolturnoj metitaj en kompleksajn frazojn.
La intrigo estas daŭrigata, Helena kaj Petro, nun jam geedzoj vivas sian
ĉiutagan vivon, en kiun plektiĝas ankaŭ movadaj okazaĵoj, priesperantaj
informoj.
La libron finas indekso de gramatikaĵoj kaj informoj pri la ebloj plulerni
la lingvon.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|