Kantu Esperante kun Janico kaj Johano

12 Konversaciaj Kantoj por Komencantoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo kaj jaro:   Infanoj Ĉirkaŭ La Mondo
Tipo de instruilo: muziko
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla
Aĝgrupo: infanoj sub 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La kajero kun 12 kantoj kaj ties surkaseda sonmaterialo pretiĝis por infanoj. Ili pritraktas bazajn lernendaĵojn, leksikajn kaj gramatikajn, en simpla, ripetata formo, surkasede en la prezento de maturvoĉaj, rekoneble usonakĉentaj gekantistoj.
Tekstokajere dorse de la kovrilpaĝoj estas prezentataj mallonge, en la angla lingvo la bazaj reguloj de E-o kaj troveblas ankaŭ mallonga vortolisto.
7 kantoj el la 12 formas parton de alia materialo de la aŭtorino Dek Demandoj, kie krom la tesktoj kaj muziknotoj vi trovas ilin enkonstruitaj en ellaborita instrumaterialo.
Ĉi-kajereton, same kiel la aliajn instrumaterialojn de la serio, ilustras viglaj, ĉarmaj infandesegnaĵoj.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Ronald Glossop (rglosso@siue.edu)
Dato: 2003-03-22
Takso: * * * * *
Komento: La kanzonoj (kiun oni povas aŭdi per la sonkasedo) estas tre lertaj kaj helpemaj. Kelkaj el ili eĉ enhavas la gramitikajn regulojn, kiujn la lernantoj devas lerni.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron