Krimo de Katrina, La

Facila rakonto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo kaj jaro:   Al-fab-et-o, Sköve - Svedio, 2001
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La rakonto temas pri sveda kaj germanaj gejunuloj, (amaNtino kaj aliaj geamantoj), post unujara reveno de la unua al la germana amiko, kiu ne plu estas sola. La libro facile legiĝas, la intrigo glate iras antaŭen... ĝis la “krima” fino. (Tamen ne atendu hororaĵojn!)
Kiel en similaj verkoj de la aŭtoro ankaŭ ĉi tiu rakonto skribiĝis en facila lingvo, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj. Fine de la libreto aperas konsiloj, statistiko kaj laŭgradigo de la uzitaj morfemoj.
La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) kaj komencintoj, ĉu individue ĉu por engrupa legado.
La verko estas enhava antaŭhistorio de Vojaĝo kun Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro.
Tiun ĉi kaj multajn aliajn eldonaĵojn de la Facil-lega serio de Al-fab-et-o vi trovas ĉi tie.

Recenzo(j):

Verki facile recenzo de Wolfgang Kirschstein, aperinta en La Ondo de Esperanto. 2002. №5 (91)
Verki unu por la aliaj recento de Probal DAŜGUPTO, aperinta en MONATO
"La krimo" ne puninda, sed laŭdinda recenzo de Oleg Izjumenko, aperinta en LITERATURA FOIRO, n-ro 195/februaro 2002.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Luiz (luiz@portella.cjb.net)
Dato: 2003-10-26
Takso: * * * *
Komento: Kvalita rakonto, kiel "Vojaĝo kun Katrina". Mi nur bedaŭras, ke ĝi estas mallonga... Eĉ relego plaĉos al vi, mi kredas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron