Vojaĝo kun Katrina

Facila rakonto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo kaj jaro:   Al-fab-et-o, Sköve - Svedio, 2002
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La iom romantika rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustecoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ne lastkaze apliko de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunikproblemoj.
La rakonto skribiĝis en facila E-o, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj.
La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu individue ĉu por engrupa legado.
Kvankam la verko estas enhava daŭrigo de La krimo de Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro, ĝi ĝueblas ankaŭ kiel memstara legaĵo.
Tiun ĉi kaj multajn aliajn eldonaĵojn de la Facil-lega serio de Al-fab-et-o vi trovas ĉi tie.

Recenzo(j):

MONATO, 2004/3. 23p.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Luiz (luiz@portella.cjb.net)
Dato: 2003-10-25
Takso: * * * *
Komento: Mi rekomendas al ĉiuj komencantoj legadon de ĉi rakonto. Vere interesa, simpla kaj instruiga (pri vivo). Legado kiu alportas plezuron.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron