|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
GAIDAMAVIČIUS, Stasys |
Eldonejo kaj jaro: |
Varpas. Kaunas. 2003 |
Tipo de instruilo: |
konversacia libro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Pliaj, detalaj
informoj
Nia opinio:
La belaspekta, malgrandformata kaj firme bindita konversacia
libro estas reeldono de la en 1993 aperinta eldonaĵo.
10 jaroj pasis, kiuj politike en Litovio kaj teknike en la tuta mondo
certe pravigus kaj necesigus modifon, pliriĉigon de la vortprovizo kaj
esprimaro, dum ebligus forlason de eksmodaj esprimoj kaj ne plu necesaj
temoj.
Je granda surprizo de la recenzanto la nova libreto estas senŝanĝa represo
(kun ĉiuj antaŭaj eraroj kaj mispaĝigoj) sur blanka eleganta papero.
Tial krom laŭdi la eksteron kaj gratuli la eldoniston pro tio, mi direktas
la leganton al la prezento de la materialo ĉe la malnova libro.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|