Litovaj-Esperantaj konversacioj

Lietuviški-Esperantiški pasikalbėjimai

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): GAIDAMAVIČIUS, Stasys
Eldonejo kaj jaro:   Varpas. Kaunas. 1994.
Tipo de instruilo: konversacia libro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): litova

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La konversacia vortaro estis eldonita en 1994, kaj jam tiam entenis relative eksmodajn esprimojn kaj temojn. La libreto pritraktas la klasikajn paroltemajn grupojn de esprimoj. Ili estas mallongaj, simplaj frazoj. Eĉ kelkfoje tro simplaj, ja unuopaj vortoj konsistigas tutan frazon, listigo de fruktoj, monatnomoj aŭ tempadjektivoj skribiĝas kvazaŭfraze, majuskle kaj fine kun punkto. Aliloke tiaĵoj estas kiel kutime, minuskle kaj sen punkto aŭ komo listigitaj vertikale. Tiu nekonsekvenca enpaĝigo povas kaŭzi ĝenon. Troveblas en la eldonaĵo ankaŭ lingvaj kaj tajperaro. Bedaŭrinde la materialo verŝajne ne estis provlegigita per ne-litovo, kiu povintus atentigi pri tipaj eraroj skribitaj sub la influo de la nacia lingvo (manko de artikolo, kopulo, ktp).
Ĉiukaze tiu ĉi - ĉefe porturistoj kaj litovoj skribita - esprimkolekto ŝajnas pli simpla, pli ĝenerala ol la samcela Ni parolu esperante malpli ampleksa, tamen en siaj esprimoj pli komplika kaj profunda kolekto, kiu prezentas malpli da grandaj temoj.
En 2003 aperis la nova eldono de la libro.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron