Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
FORMAGGIO, Vilisics Elizabetta |
Eldonejo kaj jaro: |
Esperanto Radikala Asocio, 2000. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
infanoj sub 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La dua volumo estas daŭrigo de la unua stile, metodike,
aspekte kaj enhave. Tamen eĉ pli matura prilaborado karakterizas la materialojn.
Laŭ la kresko de la infanoj ankaŭ la paŝoj fariĝas pli grandaj. Malgraŭ
la malpli dika papero kaj senkoloreco ankaŭ tiu ĉi volumo restis alloga,
tre bone uzebla infanlibro.
Recenzo(j):
IPR,
2001/4. (p.34-35.)
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: Ducloyer josette (jpducloy@club-internet.fr)
Dato: 2002-06-26
Takso:
Komento: Mi sukcese uzis ĝin por komencantoj 11-13 jaraj. En tagmeza
klubo, kie estas tre malfacile allogi junajn lernantojn,tiu profesie pedagogia
libro ebligis gaje kaj efike instrui.
Nomo: Carlo Bourlot (s.bourlot@tiscalinet.it)
Dato: 2002-01-06
Takso:
Komento: Ŝajnas al mi, ke la dua L.K.N. povas taŭgi ankaŭ por
11-12jaruloj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|