Metodiko de la esperanto-instruado (3a eld.)

Gvidilo por instruantoj de la lingvo internacia

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): RAKUŜA, Rudolf
Eldonejo kaj jaro:   UEA, 1991.
Tipo de instruilo: metodika libro
Celgrupo: internacia

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La unua eldono de la libro aperis en 1957 sub la titolo Instrumetodo por Esperanto, la dua , kompletigita eldono aperis en 1970 sub la titolo Metodiko de la Esperanto-instruado, ambaŭ eldoniĝis en Ljubljana.
La nuna volumo estas fotorepresaĵo de la dua, iom riĉigita je piednotoj.
La unua parto de la materialo okupiĝas pri la kondiĉoj kaj problemoj de E-instruado, kiuj tamen signife ŝanĝiĝis en la lastaj jardekoj, do necesas ke la leganto aktualigu tiujn informojn kaj konstatojn.
La parto pri ĝenerala didaktiko devas esti konata por ĉiuj diplomitaj instruistoj, tamen por ripeto kaj ellerno de la teminoj estas utile legi ĝin.
La tria parto donas ĝeneralan superrigardon pri la lingvolernigaj metodoj (inklude ankaŭ poresperantajn metodojn) kaj pritraktas praktikajn temojn koncerne la instruadon de la internacia lingvo. Tiuj lastaj ĉapitroj (detale vidu ilin en la enhavlisto sur la sekva paĝo) faras la libron ankaŭ nun utila faklibro por la partoprenantoj de metodikaj trejnkursoj kaj praktikantaj instruistoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron