|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
|
Eldonejo kaj jaro: |
Esperanto - France, 2001. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
franca |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La libreto (laŭ miaj informoj delonge sukcesa lernilo
en Francio) enhavas 11 + unu kroman lecionojn.
La strukturo de la lecionoj estas la sekva: bildstrio pri la enhavo, teksto
en dialoga formo, ekzercoj; respondigaj pri la enhavo de la teksto kaj
individuigaj demandoj, mallongaj kompletiga kaj tradukiga ekzercoj, paroligaj
ekzercoj laŭ donitaj modeloj por enkapigi utilajn strukturojn. En la
sekva parto venas mallonga gramatika skemo, dulingva vortolisto kaj iom
pli longa, plejparte franclingva gramatika klarigo kun ekzemploj.
La tesktoj estas simplaj, kelkfoje banalaj kaj iom artefaritaj. La rolantoj
estas la samaj; junaj geamikoj kaj temas pri ilia ĉiutaga vivo: studoj,
amikiĝo, ferioj, aĉetoj, ktp. La kroma leciono estas modelletero por
inicii internacian korespondadon.
La vortostoko estas ĉerpita el la 500 plej ofte uzataj radikoj.
La gradigo de la lernomaterialoj estas proporcia kaj laŭŝtupa. Kelkfoje
strangas la vicordo de la traktataj elementoj (Ekz.: refleksivo jam en
la 2a leciono, sed la bazaj salutformoj nur en la 7a.) La memstudantojn
verŝajne malhelpos la manko de solvoj por la ekzercoj, sed certe helpos
la librofinaj dudirekta vortolisto kaj la resuma gramatika apendico. La
prilaboron de la lecionoj ni konsilas fari ne en la sinsekvo de la eroj,
sed unue pritrakti la gramatikaĵojn, ja la antaŭe donitaj ekzercoj jam
enkalkulas la konon de la poste klarigitaj gramatikaj eroj.
La akompana kasedo prefere ne estu referenco pri la modela prononco kaj
parolmaniero de Esperanto. La rolantoj elparolas la tekstojn laŭsilabe
kvazaŭ ili estus maŝinoj kaj tro kantante kio donas pri la lingvo falsan
bildon.
Fininte tiun ĉi metodon daŭrigu la studojn pere de Metodo
12.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|