Metodo 12 - Méthode 12

Espéranto
La langue internationale

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j):
Eldonejo kaj jaro:   Esperanto - France.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por mezniveluloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): franca
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La materialo estas daŭrigo de Metodo 11 kaj servas por plia profundigo de la konoj, praktikigo de la vortostoko kaj alproprigo de pli larĝaj strukturoj. La ne tro ampleksa kaj facile ellernebla vort-provizo prilaborigas ĉiutagajn temojn, ĉefe rilate vojaĝon kaj esperantumadon.
La strukturo de la lecionoj: teksto, vortolisto (dulingva), prezento de gramatikaĵoj, demandoj pri la teksto; paroligaj ekzercoj kun modelaj frazoj. En la parto « Iom da gramatiko » troveblas klarigo pri kelkaj reguloj. La dua parto de la libro vicigas kompletigajn lecionojn, konstruitajn ĉirkaŭ komunik-temoj (vidu la detalan enhavliston sekvontpaĝe) en la formo: dulingva vortolisto, tradukigo de vortoj, aliaj ekzercoj : tradukaj, kompletigaj.
La libreton ni konsilas por ĉeesta engrupa lernado aŭ por koresponda kurso, ja pro la manko de sufiĉaj ekzercoj (kaj de solvoj por la ekzistantaj) necesas instruista gvidado. La tekstoj ĝenerale estas bonaj, interesaj kaj vivaj, vigligas ilin ilustraĵoj – kvankam kun ne ĉie facile divenebla enhavo.
La materialo modele prezentas la uzon de la internacia lingvo kaj ties avantaĝojn.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron