Metodologio de lingvostudado kaj parolaproprigo

Universitata lernolibro

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SZERDAHELYI, István
Eldonejo kaj jaro:   Budapest, 1981.
Tipo de instruilo: metodika libro
Celgrupo: internacia

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La verko de la eminenta pedagogo estis unu el la bazaj instruhelpiloj en la universitata Esperanto-fako, funkcianta en Budapeŝto ekde la sesdekaj jaroj. Ĝi donas detalan trarigardon, spegulas informitecon pri la plej modernaj atingaĵoj kaj scioj de sia epoko. La verko havas signifon por esperantistoj ankaŭ pro la ellaboro de metodologiaj terminoj. En la unua parto de la libro troviĝas detalaj priskriboj pri la plej multaj lingvoinstruaj metodoj, fruepokaj kaj postaj, utiligataj ankaŭ por instrui Esperanton. La prezento de la metodoj okazas pere de fragmentoj de diversaj e-lernolibroj (kun la uzo de la koncernaj naciaj lingvoj) kaj doniĝas ankaŭ konsiloj por la efika uzo. La dua kaj tria partoj pritraktas teoriajn flankojn de la lingvoinstruado: segmantado de la lingva materialo kaj psikologiaj faktoroj. Apartan atenton meritas la analizo de lerniloj, listigo de diversaj ekzercotipoj, aplikataj en la lingvoinstruado. Ankaŭ por la organizado de la instruprocezo kaj instrupraktiko troveblas utilaj informoj kaj studoj en la libro. La kvina parto estas histora trarigardo pri la situacio de E-o en la lerneja instrusistemo, kun multaj faktoj kaj datumoj pri la diversaj klopodoj agnoskigi la internacian lingvon kiel oficialan lingvon en la eduksisemoj. Trarigardo de la porinstruistaj seminarioj kaj konferencoj, historio de la Internacia Pedagogia Revuo (IPR) troviĝas en la lastaj ĉapitroj. Detala bibliografio finas libron. La universitata lernolibro estas altnivela kolekto de fakaj scioj, ofte detale pritraktataj, metantaj Esperanton egalranga inter la diversajn fremdajn lingvojn. Bedaŭrinde la formato, aspekto kaj enpaĝigo de la informoj ne estas facile « legigaj », kaj pro tio la libron trastudemas nur la plej entuziasmaj kolegoj. Tamen ĝis nova verko samtema, moderna kaj ampleksa la Metodologio de I. Szerdahelyi estas la plej ampleksa kaj konsilinda fakliteraturo por instruistoj de la internacia lingvo.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron