Pasporto al la tuta mondo 1-4.

Vidbenda kurso por instrui la internacian lingvon

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo kaj jaro:   1998-2001.
Tipo de instruilo: filmo
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La videokurso konsistas el 15 vidbendaj lecionoj de po 30 minutoj. Distra, sed tamen didaktikcele konstruita historio, simila al televid-stila "sap-opero" pri, por kaj en esperanto. La filmo uzeblas por memstudado kaj ankaŭ por grupa instruado. La ekzercoj, pretigitaj de Stefan MacGill helpas la prilaboradon de la materialo. D. Charters nun verkas gvidlibron por la materialo.
Praktikaj informoj: La distribua formo estas lecionoj 1-4 en du kasedoj, 5-8 du kasedoj, 9-12 du kasedoj. Lecionoj 1-12 jam aperis kaj estas aĉeteblaj. Lecionoj 13-15 estas filmitaj, verŝajne aperos en 2002.
En nia LERNILOTEKO vi trovas ekzercojn por la lecionoj 9-12.
La filmo ekzistas en PAL-VHS-serio (vendata de FEL), kaj ankaŭ en NTSC-sistemo (aĉetebla ĉe ELNA), pretiĝos poste ankaŭ en DVD-formato.
Por pli detalaj informoj iru al la: hejmpaĝo de ELNA

Opinio de la legantoj:

El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 4,0.

Nomo: Phil DORCAS (pdorcas@sbcglobal.net)
Dato: 2003-10-02
Takso: * * * * *
Komento: Mi instruas per ĉi tiu filma serio kun tre bonaj rezultoj. Ekzistas multaj metodoj por kiel instrui per la Pasporta kurso. En la klaso ni faras dialogojn de tiu rakonto, unue tre malgrandan parton de la dialogo. Ni spektas la rakonton. Poste mi faras parton "A" de iu simpla dialogo kaj studanto faras parton "B" de simpla dialogo. Poste la studantoj ekzercas duope. Mi rilatas la instruon al la vidbendo, kies amuza rakonto tenas la intereson de la lernantoj. La vidbenda kurso donas la temojn, kaj mi uzas kelkajn metodojn de edukado.net por aldoni al la instrumaniero. Dum du-hora kunsido, ni spertas multajn instrumanierojn - dialogoj, simpla instruado, babilado pri la rakonto, diversaj ludoj kaj ekzercoj. Sed la temoj venas el "Pasporto."


Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso: * * * * *
Komento: Mi vidis nur lecionon 1, bedaŭrinde. Al mi ĝi ege plaĉis. Mi varme rekomendas ĝin al ĉiuj. Eble, en Fortaleza mi sukcesos vidi pliajn lecionojn.


Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * *
Komento: Figuroj ne realaj, tro strangaj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron