|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
BABIN, P. |
Eldonejo kaj jaro: |
Baugé, Kulturdomo Grésillon, 1991. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por mezniveluloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La lernilo verkiĝis por la komencintoj kaj donas eblon
pluperfektiĝi en la lingvokono kaj proksimiĝi al la kapablo aktive uzi
la akiritajn konojn.
La strukturo de la eroj:
- 5-8 ilustraĵoj kun frazoj por enkonduki la temon kaj paroligi la lernantojn
- unua teksto: ellaboro de la temo en mallonga teksto
- dua teksto: fragmentoj de originalaj aŭ tradukitaj E-verkoj: fabeloj,
romanoj, artikoloj Ilin ofte akompanas klarigoj, gramatikaj rimarkoj.
- ekzercoj: demandoj, vortkonstruo, vortklarigoj, verkigo, diktaĵo, kelkfoje
enigmoj, anekdotoj
La tekstoj temas pri ĉiutagaj temoj (vd. la enhavtabelon en la sekva
paĝo), kaj al ili pli-malpli ligiĝas ankaŭ la literaturaj fragmentoj.
Bedaŭrinde ne apartenas al la lernilo solvoj por la ekzercoj, tiel la
memlernantoj malfacile povas kontroli sian laboron. Pro tio la verkon
ni konsilas ĉefe al grupa uzado.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|