|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOLKER, Boris |
Eldonejo kaj jaro: |
Moskvo - Progress, 1992. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Por memstudantoj bona perfektiga materialo kun multaj,
originalaj en esperanto verkitaj legaĵoj pri la e-kulturo kaj movado.
La ekzercoj helpas pli bone kompreni la tekstojn kaj ekkoni nian kulturon,
donas sufiĉe bonan bazon por la sciindaĵoj pri kulturo, ekzamenataj
dum la UEA/ILEI ekzamenoj. Uzeblas ankaŭ kiel kursmaterialo por progresanta
nivelo en tre legema grupo, sed laŭ nia opinio ĝi plej bone povas servi
kiel legolibro.
Vidu fragmentojn el ĝia reta
versio
La dua eldono, reviziita,
reredaktita aperis en julio 2002.
Vidu fragmentojn el ĝia reta
versio.
Recenzo(j):
Esperanto, 1993/jun. (p.111.)
Opinio de la legantoj:
El 5 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: Marc Bavant (mbavant@esperanto.org)
Dato: 2002-10-03
Takso:
Komento: Bonega perfektiga ilo, kiun mi ĉiam rekomendis al la
finintoj de la Gerda-retkurso. Interesa atestaĵo ankaŭ pri la tiama
Sovetunio. Kun intereso mi komparos la novan eldonon al la malnova.
Nomo: Bartsch, François (fr@bartsch.fr)
Dato: 2002-07-11
Takso:
Komento: Mi jam uzas la unan eldonon de "Vojaĝo" kaj povas (varme)
rekomendi ĝin por ĉiuj, kiuj volas multe lerni kaj pri la lingvo kaj
pri Esperantio. La tekstoj estas tre diversspecaj kaj interesaj. Nun venas
la dua eldono. Laŭdire, estas multaj novaj tekstoj. Bravo, mi certe aĉetos
ĝin. Sed precize ĉar multaj tekstoj estas novaj, indas aĉeti ankaŭ
la unuan! François Bartsch
Nomo: Anna kaj Mati Pentus (ae5@rambler.ru)
Dato: 2002-07-09
Takso:
Komento: Tiu ĉi libro mirinde taŭgas por tre diversaj progresantoj.
Plej mallaboremaj personoj povas simple tralegi ĝin (plenumante neniujn
ekzercojn). Eĉ nura legado estas tre interesa kaj utila, ja la libro
en negrandaj historiaj, beletraj, sciencaj fragmentoj sciigas pri famaj
esperantistoj, eventoj, literaturaĵoj, esperantaj valoraĵoj - unuvorte,
pri tio, kio konsistigas esperantan kulturon. Pli diligentaj homoj (aŭ,
eble, tiuj, kiuj decidis reveni al la libro post la unua tralego) penas
plenumi kelkajn ekzercojn, verŝajne gramatikajn kaj leksikajn. Ĉi tiuj
ekzercoj estas utilaj por plibonigi lingvoposedon, aldone legantoj povas
kontroli sin mem. Plej diligentaj lernantoj, certe, devas plenumi ĉiujn
ekzercojn. Tio estas tre malfacila tasko, sed la rikolto abundos. Meditante
pri legitaj fragmentoj, verkante daŭrigojn, respondante gramatikajn kaj
esperant-kulturajn demandojn, oni iĝas vera esperantisto!
Nomo: Neusa Priscotin Mendes (MiMa) (mailto:sauen@netsite%20.com.br)
Dato: 2002-07-09
Takso:
Komento: Mi estas kursanino, kaj, malgraŭ tio, ke mi plenumis
nur la unuajn lecionojn, mi jam tre multe profitis de ĝi. Mi konatiĝis
kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj, kun la plej elstaraj, literaturaj
juveloj, kiuj elmontras la altrangon de Esperanto kiel Literatura Lingvo
kaj la altrangon de la aŭtoro kiel posedanto de la lingvo kaj de ties
literaturo. Vojaĝi por mi estas rafinita ĝuo, mi sentis min tuŝita
en mia plej profundaj sentoj homaj kaj artaj. La gramatikaĵoj estas prezentataj
per ekzercoj tre taŭgaj por agrable trejnigi kaj fiksigi al ni konataĵojn.
Aldoniĝas al tio konatigo de la Esperanta Historio, komentoj pri gravaj
elstaraj okazintaĵoj kaj ties rolantoj, evidentiĝas ke Esperanto jam
havis siajn heroojn kaj siajn martirojn, krom siajn literatojn la plej
elstarajn, kreskigante en ni la amon kaj respekton al la Inetrnacia Lingvo.
Travivinda estas tiu vojaĝo!
Nomo: Gloria Galli (gegalli@yahoo.com.br)
Dato: 2002-07-09
Takso:
Komento: Mi profitas la spacon, por lasi tie ĉi mian propran sperton
kiel vojaĝanto tra Esperanto-Lando kun la tre kara ĉiĉerono Boris Kolker.
Tiu gvidando konduktas vin tra la historio de Esperanto, tra la vivo de
Zamenhof, tra la brilaj travivaĵoj de niaj rusaj samideanoj, tra la tuta
Eŭropo, trajtoj de verkistoj kaj komentoj de iliaj verkoj, spritaj aĵoj
de usonanoj. En tiu kurso, vi venas al konkludo, ke tio en Esperanto,
turnas kaj returnas al - amo. Dum tiu vojaĝo oni multe ridas, multe gapas,
ravas, eĉ kelkfoje ploras, sed precipe difektas la vortaron.!! ... Kaj
senpercepti oni lernas la lingvon. La metodo de la gvidando estas perfekta:
li uzas instruadon laŭbezone, ne perdas tempon pri aferoj, kiujn vi jam
scias. Sed ankaŭ indas mencii, ke dum la vojaĝo eĉ se vi ne emas skribi
vi ŝanĝigos -- eliĝantan verkiston. Pro tio kaj multe pli, mi rekomendas
la kurson al tiuj, kiuj ŝatas amuze lerni Esperanton.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|