|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOLKER, Boris |
Eldonejo kaj jaro: |
UEA, Rotterdam, 2002. |
Tipo de instruilo: |
legolibro |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La dua, reredaktita kaj kompletigita eldono de la libro
estas vere valora materialo, legenda kaj trastudenda por ĉiuj konsciaj
esperantistoj, ĉu individuaj pluperfektiĝemuloj, ĉu studantaj en grupoj,
kunagantaj en kluboj. Krom la riĉega kolekto de movadaj informoj, kulturaj
valoraĵoj, artikoloj kaj literaturaĵfragmentoj (vd. la enhavtabelon
en la sekva paĝo), multas la bonaj kaj aktualigitaj biografiaj notoj,
komentarioj. Aparte menciendas la temoj pri la modernaj rimedoj kaj ebloj,
per kiuj la uzo kaj disvastigo de la internacia lingvon eĉ pli povas
efiki.
Signife altigas la enhavon la bone elektitaj kaj bonguste lokitaj aŭtentikaj
fotoj, desegnaĵoj kaj bildoj.
Al la legolibra flanko aldoniĝas la variaj leksikaj, gramatikaj kaj stilaj
ekzercoj kiuj donas lernolibran strukturon al la materialo.
Bedaŭrinde la libro ne liveras la solvojn de la taskoj, same ne iutipan
indekson por helpi la orientiĝon de la legantoj.
La materialo krom esti legolibro kaj informfonto, donas modelon ankaŭ
pri tio kiel devus funkcii ideala esperanta klubo. Ĝi estas kvazaŭ taglibro
de unu tia rusa grupo kaj pro tio pravigeblas la iom troaj rusaj temoj,
kvankam ili estas signife malpli ol en la unua eldono. La nuna estas multe
pli internacia! Vidu fragmentojn el ĝia reta
versio.
Tipografie videble ni povas sekvi la klubgvidantan konversacion, anoncojn
pri la sekvaj programoj (kelkfoje ĝenas ke estas anoncitaj ankaŭ tiaj,
pri kiuj ni legas nenion poste en la libro). Tiuj oranĝkoloraj tekstokadroj
estas ankaŭ kunligiloj inter la diversaj partoj: enkondukoj de la sekvaj
materialoj, resumoj de la antaŭaj.
Verŝajne la nova libro - ni povas diri iusenca “antologia enciklopedio”
- de sinjoro Kolker fariĝas nepre havenda sur la breto de ĉiu kursgvidanto,
klubestro kaj konscia esperantisto, apud la naciaj kaj unualingvaj vortaroj
kaj plej ŝatataj lernolibroj.
Dankon al la aŭtoro, gratulon ankaŭ al la redaktoraj kaj eldonistaj
kunlaborantoj por la alloga kaj profesia laboro. Sukceson al la libro
kaj bonan legadon al la uzantoj!
Recenzo(j):
Hejmpaĝo kun pluraj recenzoj
pri la verko.
Monato, julio 2002, p.19.
Intervjuo
kun Kolker, IPR, 2002/3.
Recenzo, IPR, 2002/4.
Opinio de la legantoj:
El 22 opinioj, la averaĝa takso estas 4,9.
Nomo: Lee Hyun Hee (bonvenon@netian.com)
Dato: 2003-09-09
Takso:
Komento: Estimata Boris Kolker ! Per komputilo mi renkontis multe
da esperantistoj,kiuj loĝas tutmonde,tiam ajn mi demandis al miaj amikoj,ĉu
li aŭ ŝi jam legis vian libron aŭ ne.Ĉar mi timis ke komencantoj facile
forlasos nian belegan landon,nesciante kio estas Esperanto !Kavan kam
eĉ eŭropanoj lerte parolas Esperanton,tamen ili ne legis vian libron,ne
havas detalan scion pri kulturo,literaturo,historio,ideo,famaj esperantistoj,kaj
eĉ organizo de nia movado.mi insistas ke tiu,kiu ne legis vian libron
ne nomas sin esperantisto,ĉar li aŭ ŝi nur scais ke Esperanto estas
unu arte farita kaj facila lingvo el multe da lingvoj.Mi kredas ke via
libro pli lumigos nian Esperanto-landon same kiel sunbrilo ! Iu ajn,kiu
ne legis vian libron ne plu estas esperantisto ! certe ! certe ! mi serĉis
mian artikolon,kiun mi menciis en la lanterno de azio(Organo de KEA)pasintjare,mi
malsukcesis retrovi ĝin ! Komence mi konribuis ĝin en Esperanto,tamen
d-ro Lee Chong Young petis min traduki ĝin en korea lingvo,por ke komencantoj
povu facile komprenu ĝin.kaj tial mia artikolo pri via libro estis kontribuita
en Korea lingvo. pardonu,mi jam skribus al vi pli frue ! mi ankaŭ tre
ĝojis ke la reklamo de via laibro aperis en la organo de UEA ! Gratulon
! Sen Esperanto,mi ne parolas kun Japano,nek ĉino,ĉar mi neniam aprolas
Japanan aŭ ĉinan lingvon ! danke al Esperanto mi akiris liberecon por
kiomunikiĝi kun ili,tutmondaj esperantistoj ! Dankon,gartulon al Boris
Kolker ! Lee Hyun hee.
Nomo: alessandro (antauen@hotmail.com)
Dato: 2003-05-06
Takso:
Komento: Bonega penso. Originala penso estas tiu ĉi prezento de
la libro. Evidente la koverto estas nur preteksto por diskonigi ĝin.
Fakte ankaŭ mi aĉetos ĝin
Nomo: Josias (josias.andrade@linguauniversal.com.br)
Dato: 2003-05-05
Takso:
Komento: Kara S-ro Boris Kolker, Mi estas esperantisto ekde 1996
kaj poste mia unua kurso (baza kurso), mi vojaĝis al eta Kongreso, okazinta
en Buenos Aires. Poste tio, mi flugis al Montpeliero en la jaro 1998.
Esperanto estas parto de mia historio. Mi gratulas vin pro via belega
libro "Vojaĝo al Esperanto-Lando". Mi legis kaj lernis tro da aferojn
antaŭe neebla. Dankon! Josias
Nomo: MARIA (mariaespero@uol.com.br)
Dato: 2003-04-07
Takso:
Komento: La kovrilo mem estas sufiĉe por mi pensi ke mi tuj vojaĝos.Mi
amegas fari tion.Ekrigardo ene,tute plezurigas la leganto.Pro tio,mi mi
tute gratulas vin.
Nomo: ANGEL GARCIA (anghelo@inicia.es)
Dato: 2003-04-05
Takso:
Komento: Mi komencis legi kaj ĝui viajn elektitajn tekstojn. Estas
por mi granda plezuro trovi vian instru-materialon en la reto. Dankon!.
Nomo: Reginald Jaderstrom (espohi@aol.com)
Dato: 2003-04-03
Takso:
Komento: Mi legis g^is nun eble kvin c^apitrojn: iom lante pro
aliaj devigataj taskoj. Eble mi ne longe memoros la multajn rusaj^ojn,
sed ili rajtas enesti kiel konsultilo por kiu ajn deziras havi tion informon.
La redakta laboro spegulas la viglan, vervan personecon de la kompilinto,
kun kiu mi konatig^is en 1993 en San-Francisko,
Nomo: Phil DORCAS (pdorcas@sbcglobal.net)
Dato: 2003-02-24
Takso:
Komento: Ho. Kiel oni priskribu tian bonan vojaĝon? La vojaĝo
kun nia ĉiĉerono estas pli ol libro, pli ol kurso. Ĝi estas kiel vera
travaviĝo tra Esperantujo, la nuntempaa kaj la pasinta lando kaj kulturo.
Ĝi estas gvidlibro por la loka grupo. Ĝi estas trezoro.
Nomo: N. Cvileneva (MisCvi@ufacom.ru)
Dato: 2002-11-05
Takso:
Komento: Apero de tiu ĉi eldono vere estas granda evento en nia
vivo. La lernolibro estas metodike perfecta, interesa laŭ enhavo kaj,
sendube, tre utila ne nur por progresantoj, sed ankaŭ por tiuj kiuj opinias
sin “perfekte sidantaj en la lingvo”. Pro tio ke ĝi enhavas multe
da interesaj faktoj pri E-historio kaj literaturo, ĝi estos bona helpilo
por prepari sin al la supera ekzameno. Tamen, mi precipe volus atentigi
iun “eksteresperantujan” valoron de la libro. Iam delonge mi skribis
alvoke en iu artikolo: “Se ekzistas esperanta kulturo, ni konigu ĝin
al la mondo!”. Bedaurinde mi mem nemulte sukcesis fari por tio. Sed
tiu ĉi libro, bonege presita, riĉe ilustrita, vere allogas atenton de
“eksteruloj”, iujn instigas demandi pri la traduko kaj ĉiuokaze montras,
ke vere ekzistas iu peco de kultura realaĵo, nekonata, sed vivanta, kiu
havas sian historion, estant- kaj estontecon.
Nomo: Bruna Ŝtono (ples@tihvin.spb.ru)
Dato: 2002-11-04
Takso:
Komento: La libro, laŭ mi, meritas esti celo de la vivo. Laŭ
signifo por la irantoj en Esperanto-landon kun celo resti ties civitanoj
ĝi restos eterne utila. Mi nur bedaŭras pro mia partopreno per ne la
plej bona mia verko; nu, tiu ne ankoraŭ estas verkita. Cetere, la 3-an
de novembro la klubkunsido en Tiĥvina urba E-klubo decidis aranĝi ekstran
kunvenon ĉiumonate speciale por studi la " Vojaĝon". Dankon al la aŭtoro!
Nomo: Oswaldo Cabral Franco (ocf_espero@uol.com.br)
Dato: 2002-10-29
Takso:
Komento: Antaŭe, mi verkis neniom. Estis vera psika traŭmo, kvazaŭ
tragedio mem. Neverki absolute vundadis mian propran amon. Hodiaŭ, la
afero ĵus ege ŝanĝiĝis. Mi jam sufiĉe verkas por materialigi miajn
pensojn. La simpleco de Esperanto, la profundeco de Vojaĝo en Esperanto-Lando
kaj la senlima dediĉo de nia profesoro Boris Kolker sekurece kondukis
min ĝis akcepteblaj kondiĉoj por verki iom. Se tio jam okazas, en la
komenca dua duono de la kurso, mi antaŭvidas, kiel plibone estos postkiam
mi plenumigos la tutan _Vojaĝo en Esperanto-Lando_n. Ververe estos mia
granda revo realigita. El Brazilo, en 10/29/2002 Osvaldo, Franco <
ocf_espero@uol.com.br >
Nomo: Michail N. Gorshkov (q9077@nnov.sitek.net)
Dato: 2002-10-06
Takso:
Komento: Mi estas tre feliĉa, ke en la aŭtobuso, vojaĝonta en
Esperanto-lando restis unu libera loko por mi. Mi atendis ĝin 9 jarojn.Mi
ankoraŭ ne estis civitano de tiu ĉi lando, sed jam konatiĝis kun ĝia
historio, konataj homoj kaj ĝia geografio, malgraŭ tio, ke ĝi ne estas
sur geografia karto. Mi tralegis la libron ankoraŭ laŭ diagonalo, sed
deziro atingi Verdan Parnason estas granda. Amike Mikaelo.
Nomo: Neusa Priscotin Mendes (MiMa) (sauen@netsite.com.br)
Dato: 2002-09-08
Takso:
Komento: Mi estas vojaĝantino, gvidate de mia kara ĉiĉerono
Boris. Malgraŭ tio, ke mi travojag'is nur la unuajn lecionojn, mi jam
ege profitis de ĝi. Mi konatiĝis kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj,literaturaj
juveloj la plej valoraj, kiuj elstarigas Esperanton kiel Literaturan Lingvon
kaj la aŭtoron kiel lingviston kaj literaturiston. Vojaĝi por mi estas
rafinita ĝuo, mi sentis min tuŝita en miaj plej profundaj sentoj homaj
kaj artaj. La prezento de gramatiko fariĝas per ekzercoj kapablaj tre
agrable trejnigi kaj fiksigi al ni la konataĵojn. Ne mankas prezento
de Esperanta Historio, ties gravaj okazintaĵoj kaj roluloj, evidentiĝas
ke Esperanto jam havis siajn heroojn kaj martirojn, krom siajn literaturistojn
la plej altnivelajn, kreskigante al ni amon kaj respekton por la Internacia
Lingvo. Rekomendinda, ĝuinda vojaĝo, ĉi tiu! Des pli nun, prezentata
bildkolore en la ĵus lanĉita eldonaĵo, kun grafikaj elstarigoj atentovekaj
al siaj plej gravaj eroj. Gratulon, kara Boris!
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-27
Takso:
Komento: Kara kolego Lee Hyun Hee! Plezure mi legis sube vian komenton.
S-ro Ma Young Tae diris al mi dum la 85-a UK en Tel-Avivo en la jaro 2000,
ke vi estas granda ŝtatanto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj trastudis
ĝin dek-du-foje. Evidente, tio estas rekordo! Mi ne dubas, ke vi ŝatos
la duan eldonon de la libro eĉ pli - mi mem estis konsternita per ĝia
beleco. Pro la grafika aspekto, farita de Francisco Veuthey, "Vojaĝo"
estas fiere montrebla al kiu ajn neesperantisto. Ne vane jam komenciĝis
rapida disvendo de la libro: ne preterlasu la okazon akiri ĝin.
Nomo: Aparecida Ruiz Tagliari (sidinha@techs.com.br)
Dato: 2002-07-22
Takso:
Komento: Boris, via efika laboro helpas individue ne nur la esperantiston
sed multe pli la esperantujo. Sukceson ĉiam. Via sopira kaj eterna lernantino
...Sidinja
Nomo: Adriana (adrianapavani@netsitemail.com.br)
Dato: 2002-07-21
Takso:
Komento: Mirinda libro! Pere de ĝi, tute certe ni lernos iom pli
pri Esperanto kaj Esperantujo, kiu estas afero tre grava al tiu, kiu vere
volas esti Esperantisto.
Nomo: Debra (debra1@iinet.net.au)
Dato: 2002-07-17
Takso:
Komento: Ĝis nun mi vojaĝas ĉapitron post ĉapitro, ĉiuj senditaj
retpoŝte de nia gvidanto, S-ro Boris Kolker, al mi ... sed mi senpacience
atendas la momenton kiam mi povos foliumi la veran libron! Gratulon al
vi, Boris!
Nomo: Luiz Vencio (mailto:Vencio,,.@%20uol.com.BR)
Dato: 2002-07-12
Takso:
Komento: Bonega libro! Kaj ankaŭ bonege estas vojaĝi kun Boris
en lia perinterreta-kurso http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/index.html
Gratulon denove, Boris!
Nomo: Den Drown (dencxjo@pobox.com)
Dato: 2002-07-11
Takso:
Komento: Se vi vere volas senti vin hejme en Esperantio, tiu ĉi
libro estas por vi. Ĝi instruas ne nur la lingvon, sed ankaŭ ties historion
kaj kulturon. Ĝi demandas al vi pri kio signifas esti esperantisto, kaj
pensigas vin pri nia estonteco en la verda lando. Ĝi tute ĝuste nomiĝas
"Perfektiga Kurso".
Nomo: Harald Helfgott (haraldh@math.princeton.edu)
Dato: 2002-07-10
Takso:
Komento: Mi legis la unuan eldonon kaj ege profitis per ĝi.
Nomo: Ro.Sartor (rosar@fibertel.com.ar)
Dato: 2002-07-10
Takso:
Komento: Mi gratulas vin, S-ro Boris, kaj mi atendas havi vian
verkon, kiun mi ankoraŭ ne konas. Viaj paĝoj en la reto certe multe
helpas nin en la konatiĝo kun niaj plej gravaj S-noj. Sukcesu!
Nomo: Lee Hyun Hee (bonvenon@netian.com)
Dato: 2002-07-10
Takso:
Komento: Estimata Sinjoro, Boris. Unue mi devas diri al vi "GRATULON"!
Danke al via libro, mi fine fariĝis esperantisto. Mi kredas ke via libro
faros grandan kontribuon en esperantujo. Mi rekomendos al komencantoj
ke ili nepre legu vian karan libron. Dankon, Boris! Lee Hyun Hee
Nomo: DENIS (pol.denis@wanadoo.fr)
Dato: 2002-07-10
Takso:
Komento: Simpla okulumo al la kovrilpaĝo sufiĉas por "salivigi"
min!... Mi ja post propra sperto, konstatis dum mia esperanto-instruado,
ke okultrafa aspekto de iu ajn instru-libro estas grava parametro por
logi ne nur la preterirantojn okaze de faka-ekspozicio sed ankaŭ la eklernontojn!...
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|