Katalogo de instruiloj

Donas al vi eblon informiĝi kaj komenti pri instruiloj


Klarigo

Ĉi tiu parto de la KD celas ebligi al vi la konsulton de la riĉa ekzercokolekto de la paĝaro www.edukado.net.
La Katalogo prezentas - detalajn analizojn pri 190 lerniloj kun ankaŭ bibliografiaj informoj, enhavtabelo, kovrilpaĝa foto, recenzoj, opinioj kaj taksado de la uzantoj, aĉetprezoj, ktp. Ĉio ĉi nun atingeblas ankaŭ por vi, sen la uzo de la reto.
Tamen ekzistas diferencoj inter la reta versio kaj la KD-materialo.
En la reto la Katalogo konstante riĉiĝas, aldoniĝas novaj lerniloj, opinioj kaj recenzoj. La kompaktdiskan materialon de la versio 1.0 ni fermis la 11an de aprilo 2004, ĝi spegulas la ĝistiaman staton de la reteja kolekto.

En la disko ni ebligas la konsultadon de la materialoj pere de du gravaj serĉkriterioj:
  • listo de la lerniloj, ordigita laŭ la alfabeta ordo de iliaj titoloj
  • po-litera listo de la lerniloj, ordigita laŭ la alfabeta ordo de iliaj aŭtoroj.
  • Se vi bezonas pli specialan serĉon, bv. uzi la retan version, kie funkcias multe pli da diversaj serĉfunkcioj por trovi la taŭgan lernilon. Tie uzeblas la sekvaj serĉoj: trovi lernilon laŭ titoloj, verkistoj, metodoj, tipoj, aĝgrupoj, niveloj, celgrupoj kaj naciaj lingvoj. Tiuj serĉoj povas efektiviĝi kaj unuope kaj en kiu ajn kombino.

    Teknika klarigo:
    Kiel ankaŭ en la aliaj partoj de la KD la ligoj ene de la paĝara materialo ankaŭ ĉi tie vivos kaj gvidos vin al la indikita materialo. Tiaj ligoj estas markitaj blue kaj per substreko. Jen ligo al la KATALOGO. La substrekitaj, sed ruĝaj ligoj gvidas vin eksteren, tio signifas, ke ili funkcias, se vi estas konektita al la reto, sed ne povas funkcii se vi laboras senrete. Jen unu tia ligo al la reta aktuala frontpaĝo: www.edukado.net. Se vi ricevis erarmesaĝon nun (pro manko de retkonekto) , ankaŭ aliloke ne provu malfermi la ruĝajn ligojn.

    Montru instruilojn

  • Montru ĉiujn instruilojn laŭ titoloj


  • Montru la instruilojn laŭ aŭtoroj:

  •    A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z (anonimaj verkoj)

    Hejmen