Rubrikoj | Detaloj |
Titolo: | Inversa vortaro |
Priskribo: | Mirinda verko en la sesdekaj jaroj de Jozefo
Hilland, el Germanio. Li kompilis inversan vortaron por Esperanto el
PV (sesa eldono) pere de iu praepoka tru-karta komputilo (kiu verŝajne
okupis tutan ĉambron, se ne domon kaj kreis sufiĉan varmon feliĉigi grandan
urbon dum vintra monato). Stefan MacGill akiris la verkon en mis-fotokopia eldono, kaj reenelgis ĝin pere de OKR kun multega postredaktado kaj post-kontrolo. La verko estas havebla en pluraj formatoj. Liston de ili kaj la tutan historion kaj metodon de la verkado legu en la Enkonduko de la aŭtoroj. La verko unuavice utilas por tradiciaj poetoj, kiuj ankoraŭ kredas ke rimo povas ludi rolon en poezio. Se vi interesiĝas pri aliformata versio, bv. skribi al Stefan MacGill. |
Kategorio: | miksita |
Temo: | VORTARO kun vortoj alfabetorde vicigitaj laŭ siaj finaj literoj |
Helplingvo(j): | esperanto |
Nivelo: | komencintoj, mezniveluloj, progresantoj |
Kun solvoj: | ne |
Kun klarigoj: | ne |
Verkinto: | Jozefo Hilland - Stefan MacGill |
Dosiernomo: | INVERSA VORTARO KOLUMNE_2003-12-18.pdf |
Aperis je: | 2003-12-18 |
Lasta ĝisdatigo: | 2003-12-18 |
Alklaku la dosier-nomon por elŝuti la lernilon. Por legi ĝin vi bezonas la programon ACROBAT READER.
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 4,0.
Nomo: Daniel BIRO-WALKER (daniel.biro-walker@laposte.net)
Dato: 2003-12-20
Takso:
Komento: mi ne
komprenas nune la intereso de tiu-ci verko, sed mi antauvidas ke la
inversa vortaro povas helpi la sercistojn. Mi opinias ke por esti kredebla
lingvo, la esperanta lingvo devas oferti la ilojn ncesajn por la lernado
de sia funkciado kaj por la takso de sia efikeco.
Nomo: Marc Bavant ()
Dato:
2003-12-18
Takso:
Komento: Interesa
dokumento. Indas kompari ĝin kun la inversa indekso de REVO.
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la ekzerco.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de
1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net