Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
- Ablativa adjekto → de-komplemento, el-komplemento
- adjektiva radiko → eca radiko
- adjektivo → A-vorto
- adjekto → komplemento
- adverbo → E-vorto, E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
- afrikato → ekfrota konsonanto
- agento → aganto (en pasiva frazo)
- akuzativa objekto → objekto
- akuzativo → N-finaĵo
- apozicio → apudmeto
- bilabialo → lipa konsonanto
- ĉefpropozicio → ĉeffrazo
- dativa objekto, dativo → al-komplemento
- dentalo → denta konsonanto
- epiteto → rekta priskribo
- finitivo → ĉefverbo
- frikativo → frota konsonanto
- futuro → venonta tempo
- gerundio → participo kun E-finaĵo
- gingivalo → gingiva konsonanto
- imperativo → vola modo, U-modo, U-verbo
- indikativo → reala modo
- infinitivo → neŭtrala modo, I-modo, I-verbo
- interjekcio → ekkria vorteto
- interogativo → demanda vorteto
- kernovorto → ĉefvorto
- kondicionalo → imaga modo, US-modo, US-verbo
- konjunkcio → kunliga vorteto
- korelativa vorto → tabelvorto
- labialo → lipa konsonanto
- laringalo → glota konsonanto
- likvido → duonbara konsonanto
- nazalo → naza konsonanto
- negacio → neado, nea vorto
- netransitiva verbo → senobjekta verbo
- nominativa → sen rolmontrilo
- numeralo → nombra vorteto
- objekta predikativo → perverba priskribo de objekto
- orda numeralo → vicorda nombrovorto
- personalo, personpronomo → pronomo, persona pronomo
- plozivo → eksploda konsonanto
- pluralo → multe-nombro
- posedpronomo → poseda pronomo
- predikativo → perverba priskribo
- predikato → ĉefverbo
- prepoziciaĵo → rolvortaĵo
- prepozicio → rolvorteto
- prepozitivo → frazparto kun rolvorteto
- preterito → pasinta tempo
- prezenco → nun-tempo
- primitiva adverbo → E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
- pronomo → (persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto (O-eca vorteto), A-vorteca vorteto (A-eca vorteto)
- prononco → elparolo
- propozicio → frazo
- pseŭdoafikso → eksafikso
- radikokaraktero → propra signifo de radiko
- refleksiva pronomo → si, sia
- rilativo → rilata KI-vorto
- singularo → unu-nombro
- solstariva lingvoelemento → vorteto
- subjekta predikativo → perverba priskribo de subjekto
- subjunkcio → frazenkondukilo
- subpropozicio → subfrazo
- substantiva radiko → radiko nek aga, nek eca
- substantivo → O-vorto
- suplemento → rekta priskribo
- tenso → tempo
- transitiva verbo → objekta verbo
- velaro → vela konsonanto
- verba radiko → aga radiko
- vokativo → alvoko
- volitivo → vola modo, U-modo, U-verbo.