PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Listo de novaj vortoj

En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en NPIV. Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.

Jen listo de ĉiuj tiaj novaj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento ja troviĝas en NPIV, sed en iomete alia formo aŭ kun iomete alia signifo.

Iuj vortoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.

Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaŭ propraj nomoj de personoj ne aperas.

Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graŭ*.

La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finaĵo, ekz.: stere|o.

La mallongigo BW montras, ke la aŭtoro de PMEG mem estas la iniciatinto aŭ unu el la iniciatintoj de la novaĵo, aŭ ke la novaĵo almenaŭ ne estas aliloke registrita. Pri aliaj fontoj vidu la literaturliston.

Nova elemento Klarigo Komento Fonto
*AB* "fiksa instalaĵo" sufikso Esperanta Bildvortaro
*ADOR* "ne-aŭtomata konstrumaŝino" sufikso Esperanta Bildvortaro
AFRO prefiksa mallongigo de "Afriko" prefikso BW
ARI "nombrosistemo" sufikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Aŝur|o Islama festotago (la deka de Muharamo°) Arabe 'Ashura Nepivaj Vortoj
aŭdi|o "elektronika registrado kaj reproduktado de sono" BW
AŬDIO "elektronika registrado kaj reproduktado de sono" prefikso Esperanta Bildvortaro
*AŬTO* "aŭtomata" prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
be mallongigo de "bemolo" Muzika Terminaro
Blis|o la planlingvo Bliss BW
Ĉek|o "Ĉeĥo" Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Ĉomolungm|o la monto Everesto Großes Wörterbuch Esperanto—Deutsch
*Daralbajd|o* "Kazablanko°" Poŝatlaso de la Mondo
*darf|i* "esti permesita, rajti" Nepivaj Vortoj
decilion|o "10 je la 60-a potenco" internacia vorto (Angle decillion) BW
di mallongigo de "dieso" BW
*dificil|a* "malfacila" Neologisma Glosaro
eko|o "eĥo" BW
EKSBI "2 je la sesdeka potenco" prefikso BW
ENZ "substanco" sufikso Esperanta Bildvortaro
EŬRO prefiksa mallongigo de "Eŭropo" prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Fanagal|o piĝina interlingvo parolata en suda Afriko BW
GIBI "2 je la trideka potenco" prefikso BW
*graŭ* "mal-malgraŭ, dank' al" PAG §201 kaj §257 (en piednotoj)
*IĈ* "virseksa" sufikso GuVo
Interglos|o la planlingvo Interglossa Claus GÜNKEL
Interlingva|o la planlingvo Interlingua BW
Interlingve|o la planlingvo Interlingue BW
ISTAN "lando" sufikso Aktoj de la Akademio III
*kaŭ* "kaj/aŭ" André ALBAULT
Kazablank|o havenurbo en Maroko Poŝatlaso de la Mondo
KIBI "2 je la deka potenco" prefikso BW
Lingva-Franka|o iama piĝina interlingvo parolita ĉirkaŭ Mediteraneo BW
Loglan|o la planlingvo Loglan BW
MEBI "2 je la dudeka potenco" prefikso BW
Meka|o "Mekko" BW
mono|o mallongigo de "monofonio°" BW
monofoni|o "unukanala sonreproduktado" Esperanta Bildvortaro
Muharam|o la unua monato de la Islama jaro Arabe al-Muharram BW
nonilion|o "10 je la 54-a potenco" internacia vorto (Angle nonillion) BW
Nova-Skoti|o provinco en Kanado Aktoj de la Akademio III
Novial|o la planlingvo Novial BW
*OFON* "lingvano, lingvaneco" sufikso GuVo
OJD "similformaĵo..." varianto de la sufikso OID Esperanto-English Dictionary
Okcidental|o la planlingvo Occidental BW
o kej "bone!" BW
oktilion|o "10 je la 48-a potenco" internacia vorto (Angle octillion) BW
OMETR "mezurilo" sufikso aperas en NPIV kiel METR
*OTEK* "kolekto, kolektejo, kolektujo" sufikso aperas en NPIV kiel TEK
PEBI "2 je la kvindeka potenco" prefikso BW
Picburg|o urbo en Pensilvanio, Usono BW
platin|o "plateno" (certa metalo) la Unua Libro, la Fundamenta Krestomatio p. 233
Pocdam|o la ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo Nepivaj Vortoj (aperas ĉe *Potsdamo*)
Sanhelen|o "Sankta Heleno" (insulo en Atlantiko) Poŝatlaso de la Mondo
*Sanpier|o* "Sent-Piero°" Poŝatlaso de la Mondo
sekstilion|o "10 je la 36-a potenco" internacia vorto (Angle sextillion) BW
Sent-Pier|o Franca insulo en Atlantiko BW
septilion|o "10 je la 42-a potenco" internacia vorto (Angle septillion) BW
sis "ses" BW
Solresol|o la planlingvo Solresol BW
stere|o "stereofonio, dukanala sonreproduktado" BW
STIF parenceco kreita per regeedziĝo prefikso PAG §425 rimarko I
TEBI "2 je la kvardeka potenco" prefikso BW
tofu|o speco de sojkazeo, "tohuo°" (en NPIV "toŭfuo") BW
tohu|o "tofuo°" Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Tok-Pisin|o kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo BW
*UK* "kastrita besto" sufikso PAG §372 rimarko II
Vakajam|o urbo en Japanujo Poŝatlaso de la Mondo
*Varŝav|o* "Varsovio" Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj
vide|o "elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj, filmo en videa tekniko" BW
Vinĉestr|o urbo en Anglujo BW

Grekaj literoj «

Aperas Grekaj liternomoj. El la plene Esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o troviĝas en NPIV (por la aliaj NPIV donas nur duone Esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf|o, bet|o kaj gam|o troviĝas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana Rot|o troviĝas en la Komputada leksikono La aliaj estas de BW: alfo, beto, gamo, zeto, eto, teto, kapo, muo, nuo, ksio, omikrono, pio, roto, sigmo, taŭo, upsilono, fio, ĥio, psio. El la duone Esperantigitaj nomoj tri estas de BW: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en NPIV.

Hebreaj literoj «

Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de la Biblio (sed ili verŝajne ne estas Zamenhofaj).

Tononomoj «

Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As, Ais, Bes, Bis, Ces, Cis, Des, Dis, Es, Eis, Fes, Fis, Ges, Gis. Ili troviĝas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana

Nombrovortoj «

Menciiĝas kelkaj kuriozaj nombrovortoj: undeciliono, duodeciliono, tredeciliono, kvatuordeciliono, kvindeciliono, seksdeciliono, septendeciliono, oktodeciliono, novemdeciliono, vigintiliono, centiliono. Ili estas de BW

Tabelvortoj «

Menciiĝas neoficialaj kaj strikte evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *alies* kaj *aliel* estas registritaj en NPIV. Kvin el la aliaj, *aliu*, *alio*, *alie*, *aliam* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.

Ekkriaj vortetoj, sonimitoj «

Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de BW: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.