PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Simboloj kaj mallongigoj

ekz.
ekzemple
k.a.
kaj aliaj
k.s.
kaj simile, kaj similaj
k.t.p.
kaj tiel plu
p.
paĝo
t.e.
tio estas
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
PAG
Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
NPIV
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (kiam temas pri la antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed la nomo Plena Ilustrita Vortaro.
fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)
=
estas egala al, signifas
estas proksimume egala al, signifas proksimume
|
limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mallongega paŭzeto en la elparolo)
Apud
Majuskla vokalo montras akcenton en tiuj lokoj, kie temas pri akcentado.
[...]
Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamenhofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.
ekzemplo°
La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en NPIV. Por klarigo vidu la liston de novaj vortoj.
*ekzemplo*
La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomendinda.
ekzemplo[FA1.153]
La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallongigo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo.