"Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" (= PMEG) celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG.
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.
PMEG estas konservema. Multloke ĝi defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed kompreneble ankaŭ moderna lingvouzo estas traktata.
PMEG uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrita. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Bertilo WENNERGREN, sed helpis en la verkado multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Nikolao GÜNKEL, Jorge CAMACHO, Jouko LINDSTEDT, Rob MOERBEEK, HOSOMI Kazuyuki kaj Birke DOCKHORN. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer KISELMAN. Al ĉiuj Bertilo tre dankas.
En la ellaborado de la hiperteksta versio kunlaboris Stellan LAGERSTRÖM, Per Aarne FRITZON kaj multaj aliaj Interretanoj, kiuj kontribuis per kritiko kaj proponoj. Multan dankon!