PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

La — specialaj uzoj

La anstataŭ poseda pronomo «

Ofte oni uzas la anstataŭ poseda pronomo (mia, lia, sia, ĝia, ilia k.a.), se la kunteksto klare montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri korpopartoj kaj parencoj. Tiam oni normale preferas la:

  • Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.

  • Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro...

  • Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn.

  • La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja.[FA1.44] = ...balancis sian kapon...

  • Ĉu Karlo venis kun la patro? = ...kun sia patro?

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.[FE.8] La patro = mia patro (la patro de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun komenca majusklo) kvazaŭ proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas ene de familio. Se la parolanto kaj la aŭskultanto estus samfamilianoj, la frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn paĉjo kaj panjo oni ĉiam uzas propranomece sen la, kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Paĉjo/paĉjo, ke...

La anstataŭ ĉiuj «

Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj, sed la ne estas same insista kiel ĉiuj:

  • La gastoj eksidis ĉe la tablo.Ĉiuj gastoj eksidis... Ĉiuj insistas pri tio, ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni opinias malgrava.

  • Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Anglojĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo.

Ofte, kiam oni parolas ĝenerale pri speco, la egalas pli-malpli al ĉiuĉiuj.

La antaŭ lingvonomoj «

La estas uzata antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo) k.a. Ekzistas nur unu Angla lingvo, nur unu Ĉina k.t.p. (Efektive ekzistas ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)

Oni tamen ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.

La antaŭ plej kaj malplej «

Kiam plejmalplej ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj oni uzas la:

  • La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.[FE.21]

  • Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.[FE.41]

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [infano].[FE.10]

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj [homoj], kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.[FE.32]

Se temas pri du komparataj aferoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataŭ la (mal)plej.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ maniero. Tiam oni ne uzu la:

  • vulpo plej ruza fine estas kaptata.[PE.425] Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

  • Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.[FA1.100] Temas ne pri certa difinita kuraĝa viro, sed pri la kategorio de plej kuraĝaj viroj.

  • Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj.[FA2.135] Temas pri speco de koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ĝuste tiuj koloroj, kiuj estas plej belaj, kaj la parolanto supozus, ke la aŭskultanto scias precize, kiuj estas tiuj koloroj.

  • Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.[PE.1119] Plej ne staras antaŭ O-vorta frazparto, sed antaŭ E-vorta frazparto.

  • Ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide.[M.25]

La eĉ estas tiel ofta antaŭ plej, ke oni ofte uzas ĝin pro nura kutimo, eĉ kiam ne temas vere pri io konata aŭ unika:

  • Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo.[M.8] Ne temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma. Pli bone estus sen la.

Zamenhof eĉ uzis la plej ĉe E-vortaj frazpartoj:

  • Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.[FA1.54] Zamenhof uzis plej, ĉar temas pri komparo inter pluraj belecoj kaj oportunecoj. En la domo troviĝas do la plej bela el ĉiuj belecoj, kaj la plej oportuna el ĉiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen preferas ne uzi la ĉe E-vortaj frazpartoj.

Imagata difiniteco «

Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaŭ konata ene de tiu imagata situacio:

  • Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto.[LR.55] En ĉiu unuopa okazo estas nur unu certa lingvo. En ĉiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn lingvojn.

  • Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...][FA2.21] Oni parolas pri ĝenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la anĝelo ĉiufoje prenas ĝuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiufoje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anĝelo ĉiufoje prenas iun ajn mortintan infanon.

La komence de rakonto «

En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leganto tute ne scias pri la aferoj:

  • La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon. Komenco de Sur Sanga Tero de Julio BAGHY. La leganto ne povas scii, pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri la kazerno, ĉar la rakonto apenaŭ komenciĝis.

  • La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro.[FA3.73] Komenco de fabelo.

Tia ĉi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas vidi la okazaĵojn per propraj okuloj.

Oni ofte uzas ankaŭ personajn pronomojn ĉi tiel komence de rakonto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon.[FA3.54] Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj "ili" estas.

Konciza lingvaĵo «

En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje forlasas la: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.[PE.15] Buŝon = la buŝon, ĝian buŝon.

Citaĵoj «

Iafoje oni uzas la antaŭ vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaŭ la citaĵo. La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.[PE.1282] = La vorto "tuj" signifas por sinjoroj "multe da horoj". Legu pli pri citaĵoj.