PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Nomoj de landoj kaj popoloj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale ĉiam Esperantigitaj. Bedaŭrinde la praktika uzado estas iom malunueca kaj varia. Tie ĉi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn ĉiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas.

Nekunmetitaj landonomoj «

Plej multaj landoj havas nekunmetitan nomon sen sufikso. El tia nomo oni ĉiam formas nomon por landano per la sufikso AN:

  • Kanado (Nord-Ameriko) Kanadano = loĝanto de Kanado, homo el Kanado k.s.
  • Burkino (Afriko) Burkinano = loĝanto de Burkino k.s.
  • Peruo (Sud-Ameriko) Peruano
  • Sudano (Afriko) Sudanano
  • Irano (Azio) Iranano
  • Pakistano (Azio) Pakistanano
  • Usono (Nord-Ameriko) Usonano
  • Nov-Zelando (Oceanio) Nov-Zelandano
  • Aŭstralio (Oceanio) Aŭstraliano

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli bone uzi la vorton ano anstataŭ la sufikso AN:

  • Sao-Tomeo kaj Principeo (Afriko) ano de Sao-Tomeo kaj Principeo
  • Trinidado kaj Tobago (Mez-Ameriko) ano de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) ano de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ano de UAE, UAE-ano

Kunmetitaj nomoj «

Kelkaj landoj havas nomon kun sufikso. Tia nomo estas farita el nomo de popolo (gento). La origina landonoma sufikso estas UJ, sed oni ofte uzas anstataŭe la neoficialan sufikson I. Pri tiuj du sufiksoj oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj. Ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Duoblaĵoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblaĵoj kiel dormejo kaj dormoĉambro, aŭ policisto kaj policano. Por kelkaj landoj oni preferas uzi la radikon LAND sufiksece. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon. Neniam estas eraro uzi UJ aŭ I anstataŭ sufikseca LAND.

Ankaŭ ĉe sufikshavaj landoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:

  • FrancujoFrancio (Eŭropo) FrancujanoFranciano
  • GermanujoGermanio (Eŭropo) GermanujanoGermaniano
  • JapanujoJapanio (Azio) JapanujanoJapaniano
  • SomalujoSomalio (Afriko) SomalujanoSomaliano
  • Finnlando (Eŭropo) Finnlandano
  • Pollando (Eŭropo) Pollandano

Anstataŭe ĉe sufikshavaj landoj oni ordinare uzas la simplan popolnomon. Oni tiam nur forprenas la sufikson (UJ, I aŭ LAND):

  • Francujo/Francio Franco = ano de Francujo, ano de la Franca gento
  • Germanujo/Germanio Germano = ano de Germanujo, ano de la Germana gento
  • Japanujo/Japanio Japano
  • Somalujo/Somalio Somalo
  • Finnlando Finno

Oni ne aldonu AN al tia popolvorto. Ne diru *Francano*. Tio signifus ano de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN nur al landonomo: FrancioFrancujo (landonomoj) FrancianoFrancujano (ano de lando), aŭ oni diru simple Franco.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento, sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas ĝuste pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.[FE.37] Germaniano kompreneble signifas ekzakte la samon kiel Germanujano. (Iuj gramatikistoj preferas diri, ke la I-formoj estas propraj nekunmetitaj radikoj. Por ili ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, ĉar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio ĉiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la loĝantoj nomiĝas Germanoj, GermanujanojGermanianoj, ĉu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, ĉu kiel nekunmetitan.)

Ĉe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Loĝanton de ekz. Interna Mongolujo (parto de Ĉinujo) oni ne povas simple nomi Mongolo, ĉar tio kompreniĝas kiel ano de Mongolujo (alia lando). Loĝanton de Nova Sud-Kimrujo (parto de Aŭstralio) oni ne povas nomi Kimro, ĉar tio estus ano de Kimrujo (parto de Britujo). Loĝanton de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Sakso, ĉar Saksoj troviĝas ankaŭ en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel ano de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujano, ano de Nova Sud-Kimrujo, Nov-Sud-Kimrujano, ano de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltano k.t.p.

Kiel scii, ĉu nomo estas kunmetita? «

Se oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...ujo, oni ĉiam scias certe, ke ĝi estas kunmetita, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por loĝanto de la lando.

Se oni aŭdas landonomon, kiu finiĝas per ...io, oni ne povas esti certa, ĉar multaj nekunmetitaj landonomoj (hazarde) finiĝas tiel, kvankam ili ne havas sufikson, ekz. Aŭstralio, Namibio kaj Ĉilio. En tiuj landoj ne loĝas *Aŭstraloj*, *Namiboj**Ĉiloj*. Tio signifas ankaŭ, ke oni ne povas ŝanĝi al UJ en tiaj nomoj, ĉar la nomoj ne estas kunmetitaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj nomoj.

Ankaŭ kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj tute ne estas kunmetitaj, ekz. Nederlando kaj Islando. Aliaj ja estas kunmetitaj, sed la unua parto ne estas nomo de popolo, ekz. Rejnlando. En tiuj landoj do ne loĝas *Nederoj*, *Isoj**Rejnoj* (Rejno estas nomo de rivero). Oni devas paroli pri Nederlandanoj, Islandanoj kaj Rejnlandanoj.

Se oni scias certe, ke nomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aŭ se oni hezitas, oni povas ĉiam trankvile uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Franciano, Ĉiniano, Italiano, Pollandano k.t.p. Tia uzado neniam estas eraro, kvankam tiaj AN-vortoj ja estas malofte uzataj, kiam ekzistas simpla popolvorto.

Multaj problemoj pri landonomoj malaperas, se oni traktas ĉiun nomon, pri kiu oni estas malcerta, kiel nekunmetitan.

"Istanoj" «

Ĉe kelkaj nekunmetitaj landonomoj tamen ekzistas simila pli mallonga vorto por landano. En ekz. Afganistano (= Afganujo) loĝas Afganoj (= Afganistananoj, Afganujanoj). Pluraj tiaj landonomoj finiĝas per ...istano, kaj la radikfino ...istan tial povas ŝajni kiel sufikso. Sed ne ĉiuj "istanoj" havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne loĝas *Pakoj*, sed Pakistananoj.

Arbitra divido «

Ekzistas do du grupoj de landonomoj: sensufiksaj kaj sufikshavaj. La divido estas tute arbitra kaj senscienca. Plej multaj landonomoj estas sensufiksaj, sed kelkaj, precipe Eŭropaj kaj Aziaj, estas faritaj el popolnomo per sufikso. La divido diras absolute nenion pri la landoj aŭ pri la popoloj en la landoj. Ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, ĉu tiuj homoj estas unueca gento aŭ ne. En multaj landoj kun sensufiksaj nomoj loĝas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kamboĝo, Nederlando, Islando k.a. Estas tute normala afero, ke ekzistas tia arbitra divido en du kategorioj. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, aŭto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo, kie la landoj apartenas al unu speciala gento, kaj nova mondo, kie ĉiuj gentoj estas egalaj. Tio estis nura teorio, kiu neniam realiĝis en la lingvo.

Komunaj popolnomoj «

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du ĉefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri ĉefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri malsamaj gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj. Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. Estonujo, Latvujo kaj Litovujo nomiĝas do kune Baltujo, Baltiola Baltaj ŝtatoj/landoj, ne *Ĉebaltio* aŭ simile. La apuda maro nomiĝas la Balta Maro[FA1.129].

Diverseca uzo «

La multaj variantoj de landonomoj kaŭzas problemojn, sed ĉiuj variantoj estas uzeblaj laŭ la ĉi-antaŭaj principoj. Se ekz. oni preferas la nekunmetitan landonomon Koreo, oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la kunmetitan formon Koreujo (aŭ Koreio) por la sama lando, oni nomu la loĝantojn Koreujanoj, KoreianojKoreoj. Sed oni ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Ĉu oni preferas paroli pri Koreanoj, ĉu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, ĉu ili estu uzataj aŭ ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Aŭstroj, dum aliaj parolas ĉiam nur pri Aŭstrianoj. Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de (la iama) Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Ĝenerale la diskutoj, eĉ kvereloj, pri landonomoj estas treege troigataj. Temas nur pri vortoj. Nur tio estas grava, ke ne ekzistu tro da variantoj, ĉar tiam la lingvo fariĝas malfacile lernebla.

A-finaĵo «

Landonomo kun A-finaĵo signifas "rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando" k.t.p. Oni ankaŭ povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo", sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj:

  • Usono Usona (ofta vorto) = rilata al Usono aŭ Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj...
  • Usonano Usonana (tre malofta vorto) = rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj...
  • Peruo Perua (ofta vorto) = rilata al Peruo aŭ Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj...
  • Peruano Peruana (tre malofta vorto) = rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj...

Por sufikshavaj landoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso: Franca, Japana, Hinda k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo". Sed en la praktiko oni uzas ilin ankaŭ por "rilata al la lando, tia kiel (en) la lando". Oni ankaŭ povas uzi A-vortojn el plena sufikshava landonomo, sed tio estas pli malofta:

  • Francujo Franca (ofta vorto) = rilata al Francujo aŭ al Francoj...
  • Francujo Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo...
  • Japanio Japana (ofta vorto) = rilata al Japanio aŭ al Japanoj...
  • Japanio Japania (malofta vorto) = rilata al Japanio...
  • Finnlando Finna (ofta vorto) = rilata al Finnlando aŭ al Finnoj...
  • Finnlando Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando...

Lingvonomoj «

El sensufiksaj landonomoj kaj simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:

  • Anglo la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)
  • Ĉino la Ĉina (lingvo) = la lingvo de la Ĉina popolo
  • Arabo la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj
  • Zuluo la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj
  • Nederlando la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando
  • Birmo la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo
  • Indonezio la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio
  • La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe.[M.24]

  • Mi ne scias la lingvon hispanan.[FE.34]

  • Ĉu vi parolas la Anglan (lingvon)?

  • Mi volas lerni la Ĉinan (lingvon).

El tiaj ĉi lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = "traduki en la Anglan lingvon", elarabigi = "traduki el la Araba lingvo", hispanparolanto = "parolanto de la Hispana lingvo", Japanlingva = "en la Japana lingvo, scianta la Japanan lingvon...".

Oni atentu, ke ekzistas multaj popoloj kaj lingvoj, por kiuj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = "la lingvo de la Hebreoj (Judoj)", kiu estas parolata ĉefe en Israelo, la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antaŭe oni nomis la landon Persujo), la Malagasa nomata laŭ la Malagasoj en Madagaskaro (antaŭe nomata Malagasujo), kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj ne havas nomon faritan el landa aŭ popola nomo, sed tute propran nomon kun O-finaĵo, ekz: Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingva-Frankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tok-Pisino°. Antaŭ tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:

  • Oni parolas Esperanton.[OV.401]

  • En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

  • Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli aŭtomate supozas, ke ekzistas aŭ popolo *Urduoj* aŭ lando *Urduo*, sed tia popolo aŭ lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Ĉiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Solresol, Volapük, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p., (nur Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj formoj). Kial oni ne Esperantigu ankaŭ ĉi tiajn nomojn, kiam oni Esperantigas la nomojn de ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo? Ekz.: Solresolo°, Idiomo Neŭtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Bliso° k.t.p.