PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Almenaŭ

Almenaŭ = "ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol", k.t.p.:

  • Lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura.[FK.276] = ...ne malpli ol 50 fojojn (eble eĉ pli ol 50 fojojn)...

  • La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.[M.64] = ...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...

  • Mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento![FA1.4]

  • Mi devas ĉiujn [leterojn] tralegi kaj multajn eĉ respondi almenaŭ per kelkaj vortoj.[L1.291]

  • Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis.[FA3.94]

Oni povas ankaŭ uzi minimume: Ĝi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume ("ne pli ol"), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.

Noto: Minimume = almenaŭ, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaŭ* por maksimume.

Ofte almenaŭ signifas "en ĉia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj":

  • Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile.[M.176]

  • Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto.[Rz.81]

  • Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.[OV.471]

  • Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki![FA1.70]

Almenaŭ estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume![FA1.100]

Almenaŭ ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaŭ ĝi validas, se ne pli. En tia uzo almenaŭ devas stari tuj antaŭ la koncerna frazparto:

  • Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone![BV.71]

  • Almenaŭ ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliaj aprobas.

  • Ili aprobas almenaŭ la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliajn aferojn ili aprobas.