Apenaŭ montras, ke io eble estas atingita, sed certe ne superita. Verŝajne estas iom malpli, eble ĝuste tiom, sed ne pli.
Apenaŭ povas rilati al kvanto aŭ mezuro:
La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj.[OV.126] La enspezoj atingas maksimume unu duonon de la elspezoj, sed plej verŝajne estas malpli.
Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo.[M.143] Estis verŝajne malpli ol kelke da paŝoj.
Ŝi aĝas apenaŭ dek kvin jarojn. Ŝi havas aĝon de maksimume dek kvin jaroj, sed plej verŝajne malpli.
Apenaŭ povas rilati al ago. Tiam apenaŭ egalas al preskaŭ ne, kaj apenaŭ ne egalas al preskaŭ:
La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri.[FA2.30] Li preskaŭ ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.
Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.[BV.82] = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.
La pordisto [...] respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco.[M.10]
Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras, [...] sed nur apenaŭ.[BV.43]
Apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj.[Ps.73] = Preskaŭ falŝanceliĝis miaj piedoj...
Apenaŭ kaj preskaŭ estas ofte similaj. La diferenco estas, ke apenaŭ havas negativan nuancon. Ĝi emfazas, ke io ne estas atingita, ke ĝi ne sufiĉas. Preskaŭ havas pozitivan nuancon. Ĝi emfazas, ke mankas nur iomete, ke io tamen povas sufiĉi. Ĝi estas apenaŭ metron alta. = La alteco ne sufiĉas, ĉar mankas iom. Ĝi estas preskaŭ metron alta. = La alteco sufiĉas, kvankam mankas iom.
Apenaŭ povas ankaŭ esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo "tuj post kiam, preskaŭ samtempe kiam".