Do montras, ke la diraĵo iel estas konkludo aŭ sekvo de antaŭa afero:
Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min.[M.90]
Mi finas do per la jenaj vortoj: [...][OV.46]
Ha, kia fripono li do estas![Rz.70]
Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.[FE.25]
Do estas ankaŭ uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Foje la konkluda signifo restas, foje la nuanco estas nur emfaza:
Kio do fariĝis kun la gesinjoroj?[FA3.31]
Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?[M.31]
Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?[Rz.27]
Nu, venu do al mi post unu horo... bone?[M.146]
Nu, aŭdu do, vi faru jenon: [...][Rz.18]
NPIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie. = ...por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro troviĝanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaŭ konkluda do povas iafoje aperi ĉe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraŭ do la KI-vorto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.