Igi = "kaŭzi, ke iu faru ian agon". Igi estas farita el la sufikso IG.
La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kaŭzas, ke iu alia faru ian agon. La objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel perverba priskribo de la objekto:
Ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton.[OV.144] = Ni devas antaŭ ĉio faru tiel, ke li abonu la gazeton.
En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn.[OV.247]
La finiĝado de la tago igis ilin rapidi.[M.200]
Por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj.[OV.549]
Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo povas esti subkomprenata:
— Mi prenis kaj dissigelis [la leteron]. — Kiel do vi...? — Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis.[Rz.92] = ...Nenatura forto min igis preni kaj dissigeli la leteron.
Teorie oni povas disigi ĉiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo. Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klariga uzo igi aperas ankaŭ kun A-vorta aŭ O-vorta rezulto:
Mi nigrigis ĝin. → Mi igis ĝin nigra.
Tio disigis ilin. → Tio igis ilin disaj.
La frosto glaciigis la lagon. → La frosto igis la lagon glacia.
Ŝia patro edzinigis ŝin. → Ŝia patro igis ŝin edzino.
Li enkadrigis la foton. → Li igis la foton enkadra (= tia, ke ĝi estis en kadro).
Mi dormigis la bebon. → Mi igis la bebon dormanta.
Li trinkigas sian ĉevalon. → Li igas sian ĉevalon trinkanta.
Li trinkigas akvon (al la ĉevalo). → Li igas akvon trinkata (de la ĉevalo).
Tiajn ĉi frazojn oni apenaŭ uzas en ordinara lingvaĵo, sed ĉefe por klarigi la precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Ĉe A-vorto aŭ O-vorto oni normale uzas fari.
Igi neniam signifas "krei" aŭ "produkti". Ne eblas diri: *Dio igis la mondon.* *La ŝuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La ŝuisto faris botojn al mi.