IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago". Komparu kun IĜ. Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe IG-verboj.
Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:
akra → akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra
pala → paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala
longa → longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa
pli longa → plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa
Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mallongigi, ĉar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.
Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.
Oni povas deiri de senobjekta verbo:
sidi → sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
esti → estigi = agi tiel, ke io ekestas
Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:
kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
manĝi → manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.
Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras:
edzo → edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:
pinto → pinta → pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:
flamo → flami → flamigi = agi tiel, ke io flamas
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:
en (la) domo → endomigi = movi en (la) domon
al la bordo → albordigi = movi al la bordo
en tombo → entombigi = meti en tombon
sen vesto → senvestigi = forpreni la veston de iu
sen fortoj → senfortigi = forpreni la fortojn
La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", ŝarĝi = "kunŝarĝigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malŝarĝi = senŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto → senvestigi (kun vesto → "kunvestigi"), sen ŝarĝo → senŝarĝigi (kun ŝarĝo → "kunŝarĝigi"). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.
Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta → fortigi → malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj → senfortigi (kun fortoj → "kunfortigi"). La simpla verbo forti signifas "esti forta". Malforti = "esti malforta".
Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvestigi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton: ordigi = "meti en ordon" → kunordigi = "meti en ordon kun io alia". La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al "io alia". Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj.
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:
for → forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi
al → aligi = aldoni, almeti
trans → transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni
tro → troigi = agi tiel, ke io estas aŭ ŝajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)
kun → kunigi = agi tiel, ke io fariĝas kuna; DIS → disigi = agi tiel, ke io fariĝas disa
Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG.
Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:
fino = la lasta parto de io → fini = kaŭzi ke io havu finon, meti finon al io
konfuzo = malordego → konfuzi = krei malordegon, fari malordega
masko → maski = surmeti maskon, kaŝi per masko
Foje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:
grupo → grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n
bildo → bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde
Foje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj:
koloro → kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io
koloro → kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora
limo → limi = esti limo de io, formi limon de io, troviĝi ĉe la limo de io
limo → limigi = meti limo(j)n al io, kaŭzi ke io havu limo(j)n
Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu foje intermiksas kolori kaj kolorigi, aŭ limi kaj limigi. La distingoj ankaŭ ne ĉiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.
Foje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:
lumo → lumi = elĵeti lumradiojn
lumo → lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma
Foje ambaŭ formoj havas la saman signifon:
ordo → ordi aŭ ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda
Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika. Oni komparu kun konfuzi: konfuzo ≈ malordo, konfuzi ≈ malord(ig)i.
Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.
IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi".