Plej ofte I-verbo dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La du verboj, la ĉefverbo kaj la I-verbo, havas ĉiam la saman subjekton:
Mi povas kuri.
Li volis veni.
Ili devis cedi.
Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.[FE.33]
Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28]
La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.[FE.16]
Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.[FA1.44]
Mi devas fari al vi donacon.[FE.15]
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.[FE.31]
Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas![M.117] Ĉi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi aŭ voli.
Oni povus diri, ke I-verbo post povi, devi aŭ voli estas objekto, sed tia I-verba objekto tamen ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *Kuri estas povate de mi.* *Veni estis volate de li.* *Fari al vi donacon ne estas devate de mi.*