PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj kune kun aliaj verboj

I-verbo povas ankaŭ dependi de aliaj ĉefverboj ol povi, devi kaj voli. I-verbo estas tiam objekto, por-komplemento, pri-komplemento aŭ perverba priskribo. Normale ankaŭ tiam la subjekto de la ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.

I-verbo kiel objekto «

  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro.[FE.34]...amas promenon...

  • Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.[FK.229]...ne bezonas vastan parolon.

  • Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.[M.28]Ŝi komencis sentadon de doloro...

  • Unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis.[FA1.52]...promesis rakontadon...

  • Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.[FE.17]...petos de vi trinkadon...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis![M.145]...provis kudristinan estadon.

  • "Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.[BV.43]...daŭrigis diligentan kudradon.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?[FE.7] La frazparto rajdi sur leono estas ĉi tie klasata kiel objekto, sed kuraĝi estas en la praktiko uzata nur kun I-verbo, neniam kun O-vorta objekto kun efektiva N-finaĵo. Oni povus eventuale diri: Tion mi kuraĝas. Sed normale oni diras: Tion mi kuraĝas fari. Oni povus eble klasi I-verbon, kiu dependas de kuraĝi, anstataŭe kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri), sed kuraĝi neniam aperas kun la rolvorteto pri.

Kvankam ĉi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *De kiu estas kuraĝate rajdi sur leono.* *Ne estas de mi bezonate vaste paroli pri tio.* *Senti doloron estis komencite de ŝi.*

I-verbo kiel por-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni normale forlasas la rolvorteton por:

  • Nun ili ĉiuj iris dormi.[BV.47] = ...iris por dormi.

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.[FE.34] = ...iros por gliti.

  • Ŝi tuj kuris bati ŝin.[FE.21] = ...kuris por bati ŝin.

  • Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon.[FE.17] = ...iri por ĉerpi...

  • Mi rapidis veni ĉi tien.[OV.412] = ...rapidis por veni...

Sed foje oni ja uzas por antaŭ I-verbo.

I-verbo kiel pri-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni ĉiam forlasas la rolvorteton pri:

  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?[Rt.19]...hontas pri fanfaronado...

  • Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron.[FA3.152]...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.

  • Mi ĝojas vin vidi.[H.15]...ĝojas pri vidado de vi.

  • Ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero.[OV.147]...ĉesos pri laborado...

I-verbo kiel perverba priskribo «

  • Britain [...] ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio.[BV.20] = Li ŝajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.

I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaŭ havi alian subjekton ol la ĉefverbo.