PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstataŭigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun ĉefverbo, sed ofte tio ne eblas:

  • Li uzas sian hejmon kiel laborejon. Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

  • Mi elektis ŝin kiel prezidanton. Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun ŝi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis ŝin.

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (ĉiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataŭ kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankaŭ foje fariĝi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. *Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

  • Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. *Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi.* Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis. *Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.* Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. *Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.[M.106]

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen ĉefverbo), oni uzu komparan kiel.

Neniu postulas simile kompletigi ol-esprimojn al tutaj frazoj. Se oni ŝanĝas la ĉi-antaŭajn ekzemplojn en malegalecajn esprimojn, ne ekzistas alia vorteto ol ol por enkonduki la komparaĵon: aliajn urbojn ol Parizo, en alia urbo ol mi, en malsama tago kaj en malsama loko ol mi, alian veston ol tiam.