PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Identa kaj rola kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje ĝi montras identecon aŭ rolon. Tiam kiel signifas "estante, estanta, en la rolo de" aŭ simile:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto.[LR.70] = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...ĉar mi estas prezidanto.

  • Mi konsilas al vi kiel patro.[Rt.86] La frazo ja povus signifi "mi konsilas al vi estante patro, en mia patra rolo", sed la konsilanto ĉi tie fakte ne estas patro de la alparolato, kaj la efektiva signifo estas "mi konsilas al vi tiel, kiel patro konsilas al filo".

  • Ŝi estus bona por mi kiel edzino![FA1.98] = ...estanta edzino! ...en edzina rolo!

  • Li naskiĝis kiel Franco, sed mortis kiel homarano. Li estis Franco, kiam li naskiĝis, sed homarano, kiam li mortis.

  • Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.[Rz.29] = En mia rolo de urbestro...

  • Paŭlino malamas pritaksi knabinojn kiel Sofio. Dusignifa frazo: 1. ...pritaksi knabinojn en tiu maniero, en kiu Sofio pritaksas knabinojn. 2. ...pritaksi tiajn knabinojn, kia estas Sofio. (Trian signifon oni ricevas, se oni aldonas N-finaĵon al Sofio: Paŭlino malamas pritaksi knabinojn kiel Sofion. = ...pritaksi knabinojn tiel, kiel ŝi pritaksas Sofion.)

Nur la kunteksto povas montri, ĉu kiel montras similecon, identecon aŭ rolon. Por fari distingon inter la identa signifo de kiel, kaj la ordinara, kompara signifo, oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel), kiu montrus nur identecon aŭ rolon, sed ĝi ne fariĝis ĝenerale uzata. Alia propono estas la E-vorto este. Por esti komprenata oni uzu kiel. En la praktiko la kunteksto ĉiam montras, ĉu temas pri identa kiel, aŭ ne.