PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Uzado de kiel kaj ol

Kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj normale estas memstaraj frazpartoj, sed povas ankaŭ esti rektaj priskriboj de aliaj frazpartoj.

Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki O-vortecan frazparton:

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.[FE.33] La malmoleco de la pano similas al la malmoleco de ŝtono.

  • Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj.[FA1.151] = Ŝiaj okuloj similis al du steloj.

  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.[FE.37]

  • Ili aspektas preskaŭ kiel floroj.[FA1.19]

  • Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.[FA1.77]

  • Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.[Rz.59]

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.[FE.10] = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco.

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi.[FE.10] = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon.

  • Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.[FE.22]

  • Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.[FE.22]

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.[FE.31]

Kiel kaj ol povas enkonduki A-vorton, E-vorton aŭ E-vortecan vorteton:

  • Li estis kiel senviva.[FA4.189] = Lia eco similis al senviveco.

  • Ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si.[M.209]

  • Li estas tiel stulta, kiel bela.

  • Sentu vin tute kiel hejme.[FA2.37]

  • Mia persona opinio restas ĉiam ankoraŭ tia sama, kiel antaŭe.[OV.542]

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.[M.106]

  • Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa.[M.105] La longeco superis la larĝecon.

  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela![FA2.98]

  • Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe.[FA1.50]

  • Mi pli volonte estas ĉi tie ol tie.

Kiel kaj ol povas enkonduki I-verbon (kune kun eventualaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu I-verbo):

  • Disiĝi estas tiel same dolore, kiel enterigi.

  • Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton.

  • Pli bone ne fari, ol erari.[PE.1973]

  • La reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo.[FA1.5]

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn![FA1.41] Legu pli pri komparo ĉe preferi.

Komparaj kiel kaj ol povas ankaŭ enkonduki tutan subfrazon:

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.[FE.18]

  • La afero ne estas tia, kiel oni pensas.[OV.152]

  • Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.[PE.1715]

  • Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri.[BV.81]

  • Ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun.[M.34] Kiel ne montras komparon tie ĉi, sed manieron. La komparon montras ol.

  • Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo![FA1.21] Ĉi tie ol enkondukas tempan subfrazon. La malsamecon montras antaŭ (≈ "pli frue").