PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Se post kompara kielol aperas O-vorteca frazparto sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aŭ ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo aŭ ol-esprimo ankaŭ povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. perverba priskribo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto aŭ komplemento, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto.[LR.70] Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton.[LR.70] Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. (Ĉiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.)

  • Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn.[L1.201] (Li amos ĉiujn aliajn landojn malpli.)

  • Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel publikulino? (Publikulino agus tiel.)

  • Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?[Gn.34] (Kun publikulino oni agus tiel.)

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.)

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni.[FA1.32] (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.)

  • Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.)

  • La vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.[FE.42] (Oni devas lerni simplajn vortojn.)

  • Vin solan mi fidis, kiel honestan homon.[Rz.38] (Mi fidis honestan homon.)

  • Ŝi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Ŝi havas amikojn.)

  • Mi rigardas Zamenhof(-on) kiel geniulon. (Mi rigardas geniulon.)

  • Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj.[OV.370] (Mi diros tion al Esperantistoj.)

  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago.[M.200] (Dum la tago estas tiel lume.)

  • Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo.[Nm.12] (Per neĝo oni povas tiel kovriĝi.)

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.[FE.18] (Li amas sin mem.)

  • Estas ja pli bone havi ion, ol nenion.[M.104] (Oni povus havi nenion.)

  • Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis.[BV.81] (En tiu tago mi amis lin multe.)

  • Mi vin trovas pli simila al greko, ol al skito.[IT.41] (Vi estas malpli simila al skito.)

  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto.[FA3.144] (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.)

Komparo kun priskribo «

Foje kiel-esprimo aŭ ol-esprimo rilatas nur al priskribo de vorto. Se tia priskribo havas N-finaĵon, la kompara esprimo tamen ne havu tion, ĉar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. La komparo rilatas nur al la grandeco de la domo. Komparu kun: Li uzas grandan domon kiel palacon. (Li uzas palacon.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi.

  • Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.[FA1.1]La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj.

  • Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo.[Er.32] = Mi igos vian semon multa kiel... Ne temas iel ajn pri multigo de la steloj, sed pri tio, ke la semo fariĝu same multa, kiel la steloj.

  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis ĝuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.)

  • Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta.