PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

E-vortaj nombrovortoj

Nombrovortoj kun E-finaĵo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj:

  • unue = en la unua pozicio
  • due = en la dua pozicio
  • dek-due, dek due = en la 12-a pozicio
  • naŭcent-naŭdek-naŭe = en la 999-a pozicio
  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.[FE.14]

  • Kiu venis unue, muelas pli frue.[PE.1121]

ON-vortoj kun E-finaĵo «

ON-vortoj kun E-finaĵo estas ordinaraj E-vortoj:

  • Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.

  • Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto).

  • Iele, iome, duone malbone.[PE.747]

Altaj nombrovortoj kun E-finaĵo «

Altaj nombrovortoj kun E-finaĵo estas ordinaraj E-vortoj. Komparu kun la A-finaĵaj formoj.