PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

A-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun A-finaĵo «

Se oni aldonas la finaĵon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finaĵo ĉiam montras vicordon:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)
  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)
  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)
  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)
  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)

Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon same kiel ordinaraj A-vortoj:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.[FE.12]

Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankaŭ povas lasi la apartajn vortojn. Ĉiuokaze oni metas A-finaĵon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.[FE.12] = ...dudek-sepa... (aŭ ...dudeksepa...)

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12] = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstataŭ dudek-duan oni povas skribi ankaŭ dudekduan, sed anstataŭ mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, ĉar tio estas tro malklara.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.[FE.12] = ...dek unua... dek dua.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.[FE.12] = ...kvindek unua...

  • Tio okazis en la kvindekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1950 ĝis 1959 inkluzive.

  • Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. Nur unu estas pli bona ol ni.

Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finaĵon, sed la Fundamento uzas ambaŭ skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj povas esti pli klara (eble ankaŭ pli logika), sed la elekto estas libera.

Kun O-finaĵo, kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP oni ĉiam devas kunskribi ĉi tiajn nombrojn.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

ON-vortoj kun A-finaĵo «

ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj A-vortoj.

  • duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco
  • triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco
  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
  • Ĝi estas longa je duona metro. Ĝia longo estas 50 centimetroj.

  • Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.

Altaj nombrovortoj kun A-finaĵo «

Altaj nombrovortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj A-vortoj, kiuj teorie povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto. Sed en la praktiko preskaŭ nur vicorda signifo aperas: Nia miliona kliento ricevos specialan donacon.

Nula «

Nulo origine estis ordinara O-vorto. Nula estas do ordinara A-vorto, kiu teorie povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto, ekz. kun vicorda signifo: je la nula horo kaj tridek minutoj. En la praktiko ĝi estas uzata preskaŭ nur kun la signifo "neekzistanta, senvalora, nevalida": Bruo potenca, nula esenco.[PE.203]

Miksitaj nombroj kun A-finaĵo «

Vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj estas teorie eblaj, sed apenaŭ rekomendindaj: *nia du-milion-unua kliento*. Oni uzu prefere esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.