PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Horoj

Por montri horon oni sekvu iun el la ĉi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:

Cifere Elparole
3:15 (aŭ 15:15) Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (aŭ 21:45) Estas la naŭa (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) antaŭ la naŭa (horo).

Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antaŭtagmezoantaŭtagmeze, kaj en la posttagmezoposttagmeze. Sed oni ankaŭ povas uzi la 24-horan sistemon:

  • Estas la dek kvina (kaj) dek kvin. / Estas dek kvin post la dek kvina.

  • Estas la dudek unua (kaj) kvardek kvin. / Estas dek kvin antaŭ la dudek unua.

Anstataŭ 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhorokvarona horo. Anstataŭ 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoroduona horo.

Noto: Anstataŭ 20 minutoj oni tamen ne uzas trionhoro aŭ simile, kvankam tio estus tute logika.

Ne uzu de anstataŭ postantaŭ en horesprimoj. Ne diru *duono de la naŭa*. Diru duono antaŭ la naŭaduono post la naŭa depende de la celata signifo.

Demandoj pri horo «

Horojn oni montras per vicordaj nombrovortoj kun A-finaĵo: tria, naŭa, dek-dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom + A-finaĵo kioma.

  • kiom? tri, naŭ, dek du, dudek unu...
  • kioma? tria, naŭa, dek-dua, dudek-unua...
  • Kioma horo estas, gardisto?[FA1.81]

  • kioma horo estis, kiam vi alvenis?

Noto: Ankaŭ ekzistas la slanga esprimo kiomas? = "kioma horo estas?" Oni ne uzu ĝin en serioza kunteksto.

Rolmontriloj de horo «

Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antaŭ, post, ĝisĉirkaŭ:

  • Je (la) kioma horo okazis tio?

  • Tio okazis je la tria kaj kvardek.

  • Ŝi venos je la sepa kaj duono.

  • Ni devas manĝi antaŭ la oka.

  • Post la dek unua horo ĉio devas esti preta.

  • Strangaj aferoj komencas okazi ĉirkaŭ la dek dua horo.

  • Ĝis la dua horo kaj kvarono vi estos liberaj.

Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, ĉar oni riskas konfuzi horon kun dato, kiu ankaŭ estas montrata per vicordaj nombrovortoj: je la tria = "je la tria horo", la trian = "en la tria tago de la monato".