PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Matematikaj esprimoj

Formulo Elparolo
2 + 2 = 4 Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar.
10 – 3 = 7 Dek minus tri faras sep.
22 × 6 = 132 Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. / Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses egalas al cent tridek du.
7:2 = 3,5 Sep dividite per du faras tri komo kvin.
46,987 kvardek ses komo naŭ ok sep (ne *...komo naŭcent okdek sep*)
5³ = 125 La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin.
  • Kvin kaj sep faras dek du.[FE.12]
  • Dek kaj dek faras dudek.[FE.12]
  • Kvar kaj dek ok faras dudek du.[FE.12]
  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.[FE.12]
  • Kvinoble sep estas tridek kvin.[FE.14]

Egalsignon (=) oni povas elparoli kiel farasestasegalas (al), pli-malpli laŭplaĉe: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du egalas (al) kvar. Faras estas uzata en la Fundamento, sed estasegalas (al) estas hodiaŭ pli oftaj.

Ne uzu punkton anstataŭ komo ĉe decimaloj. Punkto estas uzata kiel decimala signo nur en kelkaj landoj. Esperanto, same kiel plej multaj landoj kaj lingvoj, uzas decimalan komon.

Legu pli pri la vortetoj plus kaj minus.

Faka lingvaĵo «

La ĉi-antaŭaj manieroj elparoli matematikajn esprimojn estas uzataj en ordinara lingvaĵo. Matematikistoj povas bezoni pli mallongajn esprimojn. Diversaj uzoj kaj proponoj ekzistas, sed la speciala faka matematika lingvaĵo ankoraŭ ne estas unueca.

Diversaj mezuroj «

Formulo Elparolo
9403,5 km naŭ mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / naŭ mil kvarcent tri kaj duona kilometroj
8,6 kg ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent gramoj
+37,7° (plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep gradoj super nulo
49,75 USD kvardek naŭ komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek naŭ (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj

Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni en tiaj ĉi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek kvin. Sed oni atentu, ke ne estiĝu dubo, pri kia subunuo temas.

Frakcistreko «

Frakcistreko (la simbolo /) estas elparolata per du vortetoj. La unua estas po, kaj la dua povas preskaŭ ĉiam esti por, sed ankaŭ ekz. en, sur, je kaj per estas uzeblaj, laŭ la kunteksto. Rimarku, ke po staras antaŭ la tuta esprimo:

Formulo Elparolo
20$/kg po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m² po du meganeŭtonoj sur/por kvadratmetro

Ofte oni ankaŭ povas uzi po kune kun E-komplemento: po 120 kilometroj hore.

Foje oni povas forlasi po en tiaj ĉi esprimoj, eventuale aldonante ĉiu, ekz.: cent dudek kilometroj por/en (ĉiu) horo, dudek dolaroj por (ĉiu) kilogramo, du meganeŭtonoj por/sur (ĉiu) kvadratmetro.

Kelkaj deziras unuecan manieron elparoli frakcistrekojn. Oni volas uzi nur unu vorteton, kiu troviĝu en la loko de por, en kaj sur en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Laŭ la Zamenhofa uzado por havas tian ĝeneralan signifon: Vi povas lasi ĉe vi por la vendado [...] po 20 kop. [= kopekoj] por ekzemplero.[OV.552]. Sed por povus foje esti miskomprenata. Do ne ekzistas vorto, kiun oni povus absolute ĉiam uzi. Iuj volas tiel uzi po, sed la signifo de po ne permesas tion. Kaj Zamenhof, kaj la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 56) atentigis, ke tia uzado de po estas erara. Zamenhof skribis: Oni ne povas diri "je 80 centimoj po funto" aŭ "30 mejlojn po horo", sed oni devas diri "po 80 centimoj por (ĉiu) funto", "po 30 mejloj en horo".[LR.107]