PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Po

Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, ĉu povas aperi N-finaĵo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombrovortoj. Ĉi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri ĝia loko en frazo.

Po montras distribuon de kvantoj. Bedaŭrinde multaj scias nur, ke po iel ĉeestas en distribuaj esprimoj, sed necesas ankaŭ scii, precize kion po signifas, kaj kie en distribua frazo ĝi troviĝu.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Foje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto. Foje la nombro aperas en la frazo, foje ne:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.[FE.14] 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar.[Sm2.21] 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.[FE.14] 15 paĝoj oble 4 = 60 paĝoj.

  • Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj.[L2.265] Ĉi tiu ekzemplo estas pli komplika. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, ĝi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.

  • Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.[M.102] Ĉi tie gravas la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj daŭris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia monunuo.)

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.[Gm.62] Ĉi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaŭ 10 glasetoj.

  • La svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico.[FA3.97] Se estis ekz. 20 vicoj, estis 6 svatiĝantoj oble 20 = 120 svatiĝantoj.

  • Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.[M.109] Se mi kudrados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 10 horojn oble 7 = 70 horojn. (Cetere ĉiu tago donas salajron de 20 spesdekoj.)

  • Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento.[Rz.60] Cento da tiaj cigaredoj kostas 25 rublojn. Por ekz. 5 centoj tiaj cigaredoj la kosto estas do: 25 rubloj oble 5 = 125 rubloj.

  • Dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.[Nm.31] Iom aparta ekzemplo. La partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitaĵo. La tuta komunumo ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2 duonoj (la tuto de la prenitaĵo).

  • El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el ĉiuj eniru kun vi.[Gn.6] Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj.[FA3.74] = ...po pluraj tutaj boteloj. En ĉiu tagmanĝo oni trinkas plurajn tutajn botelojn. Ne eblas fari kalkulon, ĉar oni ne scias, kiom da tagmanĝoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj estas trinkataj.

Erara uzo de po «

Ofte oni metas po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:

  • *Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.*

La parolanto intencis diri, ke ĉiu metro de la ŝtofo kostas dek dolarojn. Sed laŭ tiu signifo, kiun po havas ĉe Zamenhof, la frazo ricevas tute alian signifon. Po devas ĉi tie rilati al subkomprenata unu po unu metro. La kalkulo do fariĝas: 1 metro oble 10 (la nombro de dolaroj) = 10 metroj. La multiplika rezulto de po-frazo ĉiam estas nombro aŭ kvanto de tio, kion montras la po-esprimo (vidu ĉi-antaŭe). En la frazo po aperas antaŭ la esprimo (unu) metro. La rezulto de la kalkulo estas do dek metroj, ne dek dolaroj. Tiuj dek metroj da ŝtofo kostas sume dek dolarojn. Tio signifas, ke ĉiu metro kostas unu dolaron. Tio ne estis la intencita senco.

Ĝusta frazo estas:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo fariĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj. Nun la rezulto montras dolarojn, ĉar po staras antaŭ la esprimo dek dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj rolvortetoj (aŭ E-formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ekzemplo eblas ekz. laŭ metrometre.

Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj frazoj:

  • La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La aŭto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio daŭris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po ĉiam staru antaŭ nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo. Vidu ankaŭ la klarigojn pri frakcistrekoj.

Ĉiu anstataŭ po «

Ofte la vorteto ĉiu povas sola montri distribuan sencon: Ĉiu banano kostas (po) unu speson. Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn. Kun po tiaj ĉi frazoj tamen fariĝas pli klaraj.

Vortfarado «

Poa = "po unu": Ili trinkis poan glason.

Poe = "po": Ili ricevis poe du pomojn kaj duonan.

Poa kaj poe estas nuraj proponoj (en PAG). Ili apenaŭ estas uzataj, kaj ili estas komplete superfluaj.