PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ĉe

Ĉe montras pozicion tre proksiman. La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto. Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke ĉe nepre montras tuŝecon. Fakte ĉe nur montras proksimegecon. La diferenco disde apud estas, ke ĉe estas pli proksima, kaj ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre aŭ maldekstre). En frazoj kun ĉe ofte temas efektive pri intertuŝa proksimeco, sed tion ne montras ĉe, sed la kunteksto:

  • Kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo.[M.7] = Kontraŭe tute proksime de unu el la muroj (verŝajne tuŝante ĝin) staris...

  • Ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis.[M.92] Ŝi haltis tute proksime de la angulo (verŝajne ne tuŝante ĝin).

  • Metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.[Er.28] La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustaĵo.

  • La stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro.[Er.27]

  • Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26] = ...en mia loko... ...en mia hejmo... Ĉe ofte montras ies hejmon aŭ kutiman restadlokon.

  • La rajto loĝas ĉe la venkinto.[Rt.13]

  • Mi servis ĉe la komerca konsilano.[FA3.76]

  • Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.[PE.213] Temas pri la propra ŝuo de botisto.

  • En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni.[FA2.133] = ...ol en nia (malvarma) lando.

  • Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia.[M.158] Zamenhof normale uzis ĉe strato k.s. por montri troviĝon de domo, loĝadreson k.t.p. Nuntempe oni preferas en.

  • La tramo numero 8 de nia urbo haltas ĉe pli ol dudek haltejoj.

  • Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj![FA1.27]

  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.[PE.1806] Tenatan korpoparton oni normale montras per je.

  • La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo.[FA2.120] Ili okupiĝis pri la vespermanĝo.

  • Baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.[M.47] = ...en ŝia spirito...

  • Kopirajto ĉe la aŭtoro/ĉe la eldonejo. = La kopirajto troviĝas ĉe... La kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en libroj k.s.

  • Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro![H.14] = ...li estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Ĉi tie ĉe estas uzata figure por montri komparon. Oni imagas lin en la proksimeco de Satiro. Oni ankaŭ povus uzi apud.

Tempo «

Ĉe povas ankaŭ montri proksimegecon tempan:

  • Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno.[FA3.32] = Kiam komencis tagiĝi...

  • Ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita.[FA2.29] = Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo.[FE.41] = ...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

  • Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.[FE.15] = Samtempe kiel ĉiu vorto...

  • Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto.[Rt.131] Ĉi tie estas ankaŭ ideo de kontrasto. Oni ankaŭ povus uzi malgraŭ.

Por montri horon oni tamen ne uzas ĉe, sed ĉiam Je.

Ĉe + direktaj rolmontriloj «

Estus tute logike uzi de ĉe, al ĉe, kaj ĉe + N-finaĵon, por montri moviĝon de aŭ al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aŭ N-finaĵo per si mem sufiĉas. Efektive ĉe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaŭ aldonus ion gravan al la signifo:

  • Ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi.[Rĝ1.3] = ...de pozicio ĉe mi. Simpla de mi sufiĉus.

  • Ŝi prenis mian filon al ĉe si. = ...al pozicio ĉe si. Sufiĉus al si.

  • Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

  • Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimeco de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. La tuta afero ŝajnas bagatela. Ĉiu agu laŭplaĉe.