PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.

Ĝenerale oni ne elektu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.[Rt.109]

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uziĝas ankaŭ ĉe nomoj de festoj:

  • Tio okazis je Pasko.

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.

La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon.

Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi.[FE.29]

  • Je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj.[FA1.53]

  • Li revenos hejmen je la plenluno.[SS.7] Ĉi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto. N-finaĵo anstataŭ je apenaŭ funkcius bone en tiu frazo.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima. Mezura je estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de plimalpli, ĉe tre longaj mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:

  • Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.[M.155] = ...duonon da kapo pli alta ol mi.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo.[FA3.97] Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni povus ankaŭ uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.[M.202] Kelke ne povas ricevi N-finaĵon.

Legu ankaŭ pri pri matematika uzo de je.

Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo «

Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:

  • Ĝi estas libera je mankoj....de mankoj.

  • Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino.[Rĝ1.15]

  • Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.[Gn.13]

  • La ĉielo kovriĝis je nuboj.[FA1.53]...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32]...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon).[FE.29]

  • Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.[BV.26]

Korpa aŭ anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.[FK.220]

  • Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

  • La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio.[FA3.72]

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.[H.46]

Korpoparto tuŝata aŭ malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzus per.

  • La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin.[FA1.6]

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.[FA1.8]

  • En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj.[Kr2.16] La malsano "kaptis" la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.[Sm2.9]

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo.[OV.358] Kredi je iuje io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

  • Li edziĝis je ŝi.[FE.23] Nun oni uzas kutime alkun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.[FE.39]

  • Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Ĝi = la mondo). En siaj kalkuloj (= planoj) ili inkluzivas la pretecon de la mondo oferi sian tempon. Ankaŭ eblas diri ...kalkulas pri la preteco...

  • La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj.[H.163] La venkonto en la veto gajnos la ĉevalojn. Oni povas ankaŭ uzi pri.

  • La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida.[M.152] Por rezultoj de ŝanĝiĝo oni uzas pli ofte en + N-finaĵon.

  • Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto.[BV.36] Por ricevaĵo post interŝanĝo oni uzas normale kontraŭ.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco oni normale uzas proper, sed je estas tre bona alternativo.