PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Trans

Loko «

Trans signifas "sur la alia flanko de". Oni uzas trans, kiam oni devus iri super aŭ sur la koncerna afero por atingi la alian flankon:

  • Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj.[Rn.18] = Ĉi tiu estas jam sur la alia flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la montoj.

  • Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo![Rt.103] = ...sur la alia flanko de la limo.

Komparu kun simila, sed tre malofta, uzo de preter kaj tra.

Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.[FA2.58]

Moviĝo «

Trans ankaŭ povas montri moviĝon al la alia flanko de io per iro super aŭ sur ĝi:

  • La kantado de la paroĥanoj [...] penetradis trans la strato ĝis la kontraŭe staranta domo.[FA3.103] = ...penetradis al la alia flanko de la strato...

  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.[PE.1888] = ...al la alia flanko de limo...

  • Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj.[FA1.146]

Trans + direktaj rolmontriloj «

Oni povas uzi trans kune kun direkta N-finaĵo por akcenti, ke temas pri moviĝo al loko aliflanke de io:

  • La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.[FE.26] = ...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta frazo montras la eblon fari distingon inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la alia flanko de io. La uzado de Zamenhof tamen montras, ke direkta N-finaĵo ne estas deviga ĉe mova trans.

  • La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.[FA1.140]

  • La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton![FA3.105]

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ, preter, tra kaj kontraŭ.

Oni povas ankaŭ uzi deel antaŭ trans por montri moviĝon de aŭ el loko aliflanke de io:

  • Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro.[Kr2.20] = ...de loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.

  • Belaj rakontoj el trans la montoj.[PE.162]

Trans kaj tra «

Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super aŭ sur io. Tramovo iras ene de io:

  • Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.

  • Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

  • Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne en ponto. Komparu: Jen vi vidas ankaŭ la fortan Majnan ponton [...] kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj ĉevaloj sendanĝere transiradas ĝin.[Rn.20]

  • Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto.[M.31] La rideto glitis ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.

  • Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron.[Rz.83] La kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Iajn lokojn oni povas rigardi ĉu kiel spacon, ĉu kiel surfacon. Tiam oni povas elekti suren, transtra, laŭplaĉe:

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo.[FE.40] La ĉielo estas rigardata kiel spaco, en kiu kuris la fulmo.

  • Tiu stelo tre luma, kiun vidas vi, en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela [...][H.3] La ĉielo estas rigardata kiel surfaco, sur kiu kuris la stelo.

  • Sur strato kaj en strato estas sufiĉe egalaj, sed tra strato kaj trans strato estas tre malsimilaj. Iri tra strato signifas "iri en la strato laŭ ĝi de unu loko al alia". Iri trans strato signifas "iri sur la alia flanko de la strato", aŭ "iri al la alia flanko de la strato". Por la lasta signifo oni povas por klareco diri iri trans straton (efektive oni plej ofte diras transiri straton.)

Maltrans «

Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = "sur tiu ĉi flanko de": Vi eraras. Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi. = ...Tiu urbo ne troviĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento: mAltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.

Vortfarado «

Transa, transe = "aliflanka, aliflanke": Ŝi transflugis sur la transan bordon.[FA3.3] Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu.[FA1.106] En ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.[FA3.117] (= ...aliflanke de la morto, post la morto.)

Transigi = "movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon, aliformigi": Ili perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.[FA4.19] Kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis.[FA1.104] La mova energio estos transigita en varmon.

Transiĝi = "iri trans ion, iri al alia loko": Per ŝipeto ili transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.[Rz.30]