Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:
Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.[FE.39] Berto estas identiga priskribo de la vorto fraŭlino.
En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.[FE.22] La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.
Ili vizitis la insulon Gronlando.
Legu detale pri identiga priskribo.