PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Perverba priskribo

Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:

  • Ŝi estis terure malbela.[FA1.1] Terure malbela estas priskribo de ŝi. La priskribo estas perata de la verbo estis.

  • La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.[FE.33] Fianĉino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.

  • La ĝojo kaj surprizo faris lin muta![FA3.90] Muta priskribas lin pere de la verbo faris.

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.[FE.35] Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj (ĉemizojn, kolumojn...). La priskribon peras la verbo nomas.

Legu detale pri perverba priskribo.